Hurakan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hurakan
virdio • Mayan deity
Informoj
Sekso vira
vdr

En la majaa mitologio Hurakan (Unu Kruro) estis la dio de la fajro, la vento kaj la ŝtormoj.

Ĝi estas reprezentita kiel estaĵo kun vosto de serpento kaj kun reptila aspekto, ĝi portas fumigan ilon (eble torĉo) kaj grandan kronon. El ĝia nomo venas la vorto Uragano.

Laŭ la mitologio, ĝi estis unu el la dioj kiuj partoprenis la kreadon de la homoj el maizo. Hurakan sendis la majaan diluvon, universala diluvo sendita por detrui la unuajn homojn kiuj kolerigis la diojn.