ISO 3166-2:IE
La ISO-kodoj de la 26 graflandoj de la Ŝablono:Flagicon Respubliko Irlando (angle nomataj counties, singulare county, irlande contaetha, singulare contae) konsistas el la ISO-kodo de Irlando, "IE" (laŭ la angla ŝtatonomo "Ireland" kaj la irlanda nomo "Eire"), kaj po unu aŭ du literoj.
La kodoj ekde la unua publikigo en 1998 restis senŝanĝaj.
graflando | kodo |
---|---|
Carlow | IE-CW |
Cavan | IE-CN |
Clare | IE-CE |
Cork | IE-C |
Donegal | IE-DL |
Dublino | IE-D |
Galway | IE-G |
Kerry | IE-KY |
Kildare | IE-KE |
Kilkenny | IE-KK |
Laois | IE-LS |
Leitrim | IE-LM |
Limerick | IE-LK |
Longford | IE-LD |
Louth | IE-LH |
Mayo | IE-MO |
Meath | IE-MH |
Monaghan | IE-MN |
Offaly | IE-OY |
Roscommon | IE-RN |
Sligo | IE-SO |
Tipperary | IE-TA |
Waterford | IE-WD |
Westmeath | IE-WH |
Wexford | IE-WX |
Wicklow | IE-WW |
En la Respubliko Irlando, ses el la 26 originalaj graflandoj estis pliposte subdividitaj : la urboj Cork, Dublino, Galway, Limerick kaj Waterford havas administradon apartan de siaj graflandoj, kaj la graflando Tipperary plie subdividiĝas laŭ du administradoj (suda kaj norda).
Historie ankaŭ ekzistas 6 irlandaj graflandoj en Nord-Irlando, kiu konsideratas parto de la ŝtato Britio, sed administre tiuj 6 nordirlandaj graflandoj en 1973 estis anstataŭigitaj per 26 nordirlandaj distriktoj, kaj la nomoj de tiuj ses nordaj graflandoj do nun nur estas uzataj por esprimi kulturajn apartaĵojn inter la regionoj de Nord-Irlando.