Ignatz Lichtenstein

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ignatz Lichtenstein

Ignatz Lichtenstein [1] (n. en 1824 - m. la 16-an de oktobro 1909) estis ortodoksa rabeno el Hungario kiu verkis "broŝurojn kiuj pledas por la kristaniĝo ankoraŭ estante rabeno". Kvankam dum lia tuta vivo li malakceptis esti baptata en la kristana kredo, sed li rezignis sian postenon kiel rabeno en 1892. Biografio pri li aperis en la metodisma revuo por misiistoj "La Evangelio en Ĉiuj Landoj" en 1894. La juda historiisto Gotthard Deutsch, redaktoro de la Juda Enciklopedio, en eseo publikigita la 3-an de februaro 1916, mencias lin refutante la reklamon de la Granda Rabeno de Londono kiu diris ke neniu rabeno kristaniĝis.

En la nuntempo la mesiismaj judoj mencias lin kiel ekzemplo de la 19-a jarcento kiel "la juda kredanto je Jesuo". Lichtenstein rakontante pri lia unua kontakto kun la evangelio, diris: "Mi serĉis dornojn kaj mi rikoltis rozojn".

Eksteraj ligiloj [redakti]


Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Ankaŭ nomata Isaac Lichtenstein, pro miso je lia unua nomo, I. Lichtenstein.