Ilche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilche
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22415
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 188  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 0° 3′ O (mapo)41.95711880.056724000000003Koordinatoj: 41° 57′ N, 0° 3′ O (mapo) [+]
Alto 320 m [+]
Areo 63,724004 km² ( 637 2.4 004 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ilche (Provinco Ŭesko)
Ilche (Provinco Ŭesko)
DEC
Ilche
Ilche
Situo de Ilche
Ilche (Hispanio)
Ilche (Hispanio)
DEC
Ilche
Ilche
Situo de Ilche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ilche [+]
vdr

Ilche [ILĉe] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Somontano de Barbastro, inter Berbegal kaj Monzono. Ĝi limas okcidente kun Berbegal kaj Peralta de Alcofea, norde kun Barbastro, oriente kun Castejón del Puente kaj sude kun Monzono. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Fornillos, Monesma de San Juan, Morilla, Permisán kaj Odina.

La loĝloko Ilche mem (320 msm)[1] estas je 56 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1223 kun Monzono sudoriente kaj kun Berbegal okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. En 1283 ĝi apartenis al Blasco de Huerta. [3] En 1399 la reĝo Marteno la 1-a de Aragono konfirmis la statuson de Ilche, kiel posedo de la Ordeno de Sankta Johano de la Hospitalo sub ties protektado. [4] En 1414 ĝi plu apartenis de la Ordeno de la Hospitalo. [5] Kaj same en 1610. [6]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. En 1845 kuniĝis Fomillos, Morilla kaj Permisán, kaj en 1857-1873 kuniĝis Monesma de San Juan.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ilche kie oni malaltiĝis el 698 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 188 loĝantoj (2022).[7]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Estas kelkaj malgrandaj industrioj kaj vinproduktejoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Ilche de la 18-a jarcento, la preĝejo de Fornillos de la 17-a jarcento, la preĝejo de Monesma de San Juan de la 12-a jarcento, la preĝejo de Morilla de la 17-a jarcento, la preĝejo de Permisán de la 16-a jarcento, iama Palaco de la Grafoj de Fuentes de la 16-a jarcento en Permisán, fontanputo de tri galerioj elfositaj elroke en Monesma de San Juan, ibera setlejo de Las Coronas en Fornillos, kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. (GONZÁLEZ ANTÓN, Las Uniones, n, 43).
  4. (Archivo Municipal de Barbastro: ARCO, Archivos históricos, 1, p. 67)
  5. (ARROYO, División, p. 98).
  6. (LA BAÑA , p.87).
  7. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ilche en la hispana Vikipedio.