Peralta de Alcofea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peralta de Alcofea
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 614  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 0° 4′ U (mapo)41.931388888889-0.067222222222227Koordinatoj: 41° 56′ N, 0° 4′ U (mapo) [+]
Alto 402 m [+]
Areo 116,13698 km² ( 116 13. 698 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peralta de Alcofea (Provinco Ŭesko)
Peralta de Alcofea (Provinco Ŭesko)
DEC
Peralta de Alcofea
Peralta de Alcofea
Situo de Peralta de Alcofea
Peralta de Alcofea (Hispanio)
Peralta de Alcofea (Hispanio)
DEC
Peralta de Alcofea
Peralta de Alcofea
Situo de Peralta de Alcofea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peralta de Alcofea [+]
vdr

Peralta de Alcofea [peRALta dealkoFEa] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la suda pinto de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la suda pinto de la komarko Somontano de Barbastro. Ĝi limas norde kun Torres de Alcanadre kaj Berbegal kaj oriente kun Ilche ene de la komarko. La municipo de Peralta enhavas, krom Peralta de Alcofea, la loĝlokojn El Tormillo (59 loĝantoj) kaj Lagunarrota (79 loĝantoj).

La loĝloko Peralta de Alcofea mem (402 msm)[1] estas je 44 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1217 kun Castelflorite sude kaj kun Torres de Alcanadre kaj Pertusa nordokcidente. Krome la A-1223 komunikas kun Alberuela de Tubo okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko devenas de romianoj pro la kreo de setlejo je la servo de ŝoseo kiu komunikis inter urboj Monzono kaj Zaragozo. Fakte oni trovis restaĵojn kaj de romianoj kaj de iberoj.

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn, kiel propra "Alcofea" mem. [2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. En 1099, la reĝo Petro la 1-a donacis la lokon al la preĝejo de Alquézar; kaj ekde 1179 Peralta de Alcofea iĝis parto de la abateco de Casbas.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

En 1970 Lagunarrota aliĝis al la municipo Peralta de Alcofea kaj en 1971 aliĝis El Tormillo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Peralta de Alcofea kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 596 loĝantoj por la tuta municipo (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Estas kelkaj malgrandaj industrioj kaj vinproduktejoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]