Castelflorite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castelflorite
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 0° 1′ U (mapo)41.803611111111-0.022222222222211Koordinatoj: 41° 48′ N, 0° 1′ U (mapo) [+]
Alto 310 m [+]
Areo 34,761379 km² ( 347 6.1 379 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castelflorite (Provinco Ŭesko)
Castelflorite (Provinco Ŭesko)
DEC
Castelflorite
Castelflorite
Situo de Castelflorite
Castelflorite (Hispanio)
Castelflorite (Hispanio)
DEC
Castelflorite
Castelflorite
Situo de Castelflorite

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castelflorite [+]
vdr

Castelflorite [kastelfloRIte] (Castiflorit en aragona) estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Castelflorite estas komprenebla kiel floriĝinta kastelo aŭ florkastelo, kaj tiukadre en la municipa blazono aperas sur fono de kastelo branĉo kun tri floroj, fakte lilifloroj, kiel simbolo de la Burbonoj kiuj surtroniĝis post la Hispana Milito de Sukcedo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Villanueva de Sigena kaj oriente de Sariñena; kaj norde de la depresio de Ebro.

La loĝloko Castelflorite (310 msm) estas je 60 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1217 kun Sena sude kaj kun Peralta de Alcofea norde kaj laŭ loka ŝoseo inter Sariñena okcidente kaj Monzono nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la rivero Guatizalema. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La areo estis konkerita de kristanoj en la 11-a jarcento. En Castelflorite okazis batalo, en kiu la lasta Grafo de Urgel, Jakobo la 2-a de Urgel, kiu estis ribelinta armee kontraŭ la reĝo de Aragono Fernando la 1-a, estis venkita en 1413.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castelflorite: oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]