Ilia la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilia la 2-a en 2004.

Ilia la 2-a (kartvele : ილია II ), ankaŭ transliterumita kiel IljaElija (naskita la 4-an de januaro 1933), estas la Katolikoso-Patriarko de tuta Kartvelio kaj la spirita gvidanto de la Kartvela Ortodoksa Eklezio. Li estas oficiale titolita kiel Katolikoso-Patriarko de tuta Kartvelio, la Ĉefepiskopo de Mcĥeto-Tbiliso kaj Metropolita Episkopo de Biĉvinta kaj Cĥum-Abĥazio, Lia Sankteco kaj Beateco Ilia la 2-a.

Kiel patriarko, li ricevis la plej altajn ekleziajn premiojn de la Patriarkoj de la Ortodoksaj Eklezioj de Antioĥio, Jerusalemo, Aleksandrio, Rusio, Grekio, Bulgario, Rumanio kaj preskaŭ ĉiuj aliaj ortodoksaj eklezioj. Kiel produktiva teologo kaj eklezia historiisto, li ricevis Honoran Doktorecon pri Teologio de la Ortodoksa Teologia Seminario de Sankta Vladimir en Novjorko (1986), la Akademio de Sciencoj en Kreto (1997) kaj la Ortodoksa Teologia Seminario de Sankta Tiĥon en Pensilvanio (1998). Ilia la 2-a estas Honora Akademiano de la Kartvela Akademio de Sciencoj (2003) kaj Honora Persono de la Usona Lernejo de Genealogio, Heraldiko kaj Dokumentaj Sciencoj. En februaro 2008, li estis premiita per la Premio David Guramiŝvili[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]