Iliado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iliado estas – kun Odiseado – atribuata al la praa Greka poeto Homero. Ĝi konsistas el dudek kvar libroj aŭ kantoj. Kompleksa kaj enciklopedia verko, ĝi estas konsiderata ĉefelemento de la Greka literaturo. Ĝi rakontas la eventojn de mallonga epizodo de la Troja milito: tiu pri la kolero de Aĥilo.

Strukturo

La poemo rakontas militon inter Grekoj kaj Trojanoj, kiu daŭris dek jarojn, kaj originis el la forrabo de Helena, edzino de Menelao, reĝo de Sparto kaj frato de Agamenono, fare de Pariso, filo de Priamo, reĝo de Trojo. La Iliado disvolviĝas tamen en kvindek unu tagoj en la naŭa milita jaro. Homero kantas la eventon ekirante de la priskribo de la kolero de Aĥilo, la pli forta el la Aĥajaj herooj: li rifuzas batali plu, ĉar Agamennono, reĝo de Mikeno kaj ĉefo de la Aĥaja armearo, forprenis de li lian sklavinon Brizeida. En la sekva batalo la Grekoj suferas gravajn malvenkojn kaj la Troja heroo Hektoro mortigas Patroklon, la amikon de Aĥilo. La dua parto de la poemo pivotas ĉirkaŭ la violenta venĝo de Aĥilo, kiu mortigas Hektoron kaj trenas lian al ĉaro ligitan kadavron ĉirkaŭ la muregoj de Trojo: la Iliado finiĝas per la funebrado pri Hektoro kaj ne pritraktas la finon de la milito kiun venkas la Grekoj danke al la fama ruzaĵo de Odiseo pri la ligna ĉevalo. Al la Troja milito estas ligitaj multnombraj mitoj de la klasika antikveco.

En la latina ekzistas eta epopeo Iliado Latina el la tempo de Nerono en kiu oni resumis la Grekan Iliadon. Danke al tiu Latina versio, Mezepoko konis la miton.

Enhavo

La Iliado konsistas el 15.693 heksametraj versoj kaj estas disdividita en 24 kantojn.

  • Unua kanto: Ekesto de la kolero de Aĥilo
    Apolono sendas peston sur la greka armeo, ĉar Agamemno, la estro de la grekaj batalantoj, estis ofendinta la Apolonan pastron, Krizeson.
    Aĥilo vokas la grekan armeon al kunsido kaj ekkverelas kun Agamemno, kiu intencas forpreni de li lian trofeon, la virgulinon Brizeidan. Aĥilo, la plej forta greka batalanto, ekkoleras kaj ne plu pretas partopreni la militon.
    Tetisa, la patrino de Aĥilo, iras al Zeŭso kaj petas, ke pro puno li lasu la Grekojn malvenki kontraŭ la Trojanoj.
  • Dua kanto: Preparo de la batalo
    Zeŭso sendas al Aĥilo sonĝon, kiu profetas lian baldaŭan morton.
    Por testi la batalemon de sia armeo, Agamemno trompe proponas ĉesi la milition kaj hejmenveturi. Sed Odieseo kontraŭas kaj kapablas reentuziasmigi la batalantojn. Nestor memorigas la antaŭsignojn kaj ĵurojn el la komenco de la milito. La Greka kaj Troja armeoj preparas por batalo.
  • Tria kanto: Duelo inter Pariso kaj Menelao
    Pariso oferas duelon al Menelao. Pariso estas venkita en tiu-ĉi duelo kaj Afrodito translokigas lin al Trojo en la ĉambron de Heleno.
  • Kvara kanto: Komenco de la unua ĝenerala batalo
    Zeŭso kunvokas la diojn kaj sendas Atenon al la Tojano Pandaros, por ke ŝi instigu lin, pafi al Menelao. Menelao nur malgrave vundiĝas, sed tamen tiu okazaĵo kaŭzas la unuan ĝeneralan batalon.
  • Kvina kanto: La heroaĵoj de Diomedeso
    Diomedeso estas vundita de Pandaro, sed Ateno refortigas lin, do ke sekve li mortigas Pandaron. Li ankaŭ trafas Eneon, kiu estas nur savita per la helpo de Afrodito. Diomedes vundas Afroditon kaj Areson.
  • Sesa kanto: Hektoro preparas sin por partopreni en la batalo
    Laŭ la konsilo de la viziulo Helenŭso, Hektoro iras al Troja kaj petas sian patrinon Hekubo oferi al Ateno.
    Hektoro adiaŭas sian edzinon Andromaka kun sia filo Astianakso sub la Pordoj Skeoj de la urbo.
    En la batalkampo Diomedeso renkontas sian sampopolanon Glaŭkon kaj kiel signo de amikeco ili interŝanĝas iliajn armilojn.
    Ĉe la ĉefa pordego de Troja, Hektoro renkontas sian edzinon Andromakon, kiu vizie antaŭdiras lian baldaŭan morton.
  • Sepa kanto: Duelo inter Hektoro kaj Ajakso
    Hektoro ofertas dueli kontraŭ iu el la Grekoj. Ajakso akceptas tiun defion kaj ambaŭ interbatalas sendecide ĝis la nokto.
    Konsilio en Troja petas Parison redoni Helenon al la Grekoj, sed Pariso rifuzas.
    Nokte la Grekoj pro timo konstruas fortresan muron ĉirkau ilia ŝiparo.
  • Oka kanto: La dua tago de la batalo
    Zeŭso malpermesas al la dioj interveni en la milito, kies dua tago alportas senbridan bataladon. Spite al tiu malpermeso Hero kaj Ateno provas helpi la Grekojn sed estas revokita de Iriso.
    Je la fino de la tago la Grekoj estas grave batitaj kaj la Trojanoj sentime pasigas la nokton en la malferma kampo.
  • Naŭa kanto: Agamemno ofertas al Aĥilo repacigon. Aĥilo rifuzas.
  • Deka kanto: Odiseo kaj Diomedeso penetras Trojon kaj rabas la ĉevalojn de Resoso
  • Dekunua kanto: La tria tago de la batalo; Nestoro petas Aĥilon pri helpo
  • Dekdua kanto: Hektoro konkeras la grekan fortresan muron
  • Dektria kanto: La batalo pri la grekaj ŝipoj
  • Dekkvara kanto: Plua batalado; Posejdono plifortigas la Grekojn
  • Dekkvina kanto: Plua batalado; Apolo plifortigas la Trojanojn
  • Deksesa kanto: Patroklo eniras la batalon kaj estas mortigita de Hektoro
  • Deksepa kanto: Batalo pri la kadavro de Patroklo
  • Dekoka kanto: Aĥilo ekscias pri la morto de sia kamarado Patroklo kaj decidas puni Hektoron
  • Deknaŭa kanto: Repaciĝo inter Aĥilo kaj Agamemno
  • Dudeka kanto: Aĥilo eniras la batalon
  • Dudekunua kanto: Kverelo inter la dioj kiuj parte favoras Trojon parte la Grekojn
  • Dudekdua kanto: Aĥilo mortigas Hektoron
  • Dudektria kanto: Funebra ceremonio honore al Patroklo
  • Dudekkvara kanto: Aĥilo transdonas la senhonorigitan kadavron de Hektoro al ties patro Priamo

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke la verko Iliado de Homero en esperantlingva traduko de Antoni Kofman (1895), komplete skanita (el la Aŭstra Nacia Muzeo) greke la Iliado en la antikva greka greke Klasikaj bildoj ilustrantaj la verkon Iliado

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara