Ilja Prigogine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

Biografio

Post la rusa revolucio la familio Prigojine malfavoris la sovetian sistemon kaj en 1921 iris de Rusio al Germanio kaj en 1929 al Belgio, kie ĝi alprenis la francan nomskribon Prigojine. Ilya Prigojine en 1949 alprenis la belgan civitanecon.

Studinte kemion en la Universitato Libera de Bruselo li en 1950 tie profesoriĝis. En 1959 li iĝis direktoro de la instituto Solvay en Bruselo kaj instruanto de Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino (Usono). De 1961 al 1966 li instruis en Ĉikago. En 1967 li iĝis direktoro de la Centro pri Statistika Mekaniko kaj Termodinamiko en Aŭstino.

Esploroj

Prigojine esploris termodinamikon kaj interalie kreis la koncepton de disipaj strukturoj. En 1977 li ricevis la nobelpremion pri kemio. En 1989 Belgio nobeligis lin, nomumante lin vicgrafo. Ĝis sia morto li estis prezidanto de la Internacia Akademio de Sciencoj.