Ilona Kassai
Ilona Kassai [kaŝai], hungare Kassai Ilona (laŭ edza nomo Zana Józsefné), Esperante Helena Kassai estas hungara aktorino.
Ilona Kassai naskiĝis la 8-an de julio 1928 en Szeged.
Biografio
Ilona Kassai frekventis aktoran lernejon de Árpád Lehotay en Szeged. Ŝi komencis sian aktoran karieron en 1949. En 1965 ŝi edziniĝis, baldaŭe naskis filon. Ŝi longe aktoradis en migra teatro. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (selekto)
- 8 kinejaj filmoj inter 1965-2008, ekzemple Makra, 1972
- 8 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 19-19, ekzemple Szomszédok (Najbaroj), 1990
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Rikardo la 2-a - princino Gloucester; Otelo - Desdemona; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk), - Melinda; Ambaŭ vivoj de onklino Mici (teatraĵo) - Mariska; Ede Szigligeti: Liliomfi (teatraĵo) - Kamilla