Imamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imamo (arabe إمام imâm) estas rekonata religia gvidanto kaj instruisto de la islamo. La termino imamo deriviĝas de radiko signifanta "stari antaŭe, gvidi". En politika kunteksto ĝi kutime signifas elstaran moralan aŭ spiritan gvidanton, sed ĝi povas signifi ankaŭ sindediĉan islamanon aparte spertan pri la ritaj movoj dum la preĝo. Li staras antaŭ la aliaj preĝantoj, direktas ilin kaj korektas eventualajn erarajn movojn, kiuj povus igi la preĝon nevalida.

Historie imamo signifis la estron de la islama komunumo (umma), do estis sinonimo de kalifo.

Responde al la 12-imama dogmo de la ŝijaismo, imamo estas la devenanto de unu el la 12 fruaj gvidantoj de la islamo – Ali, Hasan, Husajn, kaj 9 de la Husajn-aj devenantoj.

Listo de Imamoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bahai-library.org/books/dawnbreakers/preface/prefislam.html greke http://philtar.ucsm.ac.uk/encyclopedia/islam/shia/index.html greke http://www.akhbari.com

Ŝablono:Ĝermo-religio