Imperiestraj Tilioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝildo, alirejo norda
la tilioj ŝajnigantaj la historian tendegon
Napoleona ŝtono kun la jardato 1808
la historia tendego de 1808 kun la gastoj (fone) kaj la ĉasota bestaro (malfone)

Ne malproksime de la vajmara setlejo Ettersbergsiedlung sur la monto Großer Ettersberg en Germanujo staras ekde 1817 dudek ses arboj, la t.n. Imperiestraj Tilioj (germane: Kaiserlinden) por memorigi gajan ĉasadon okazintan en la 8-a de oktobro 1808.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arboj staras ekzakte tie kie imperiestro Napoleono Bonaparte, caro Aleksandro, la reĝoj de Bavarujo, Saksujo kaj Virtembergo, princo Karl Theodor von Dalberg, Louis-Alexandre Berthier kaj la francaj marŝaloj Jean-de-Dieu Soult kaj Jean Lannes kolektiĝis je ĉasaj ĝuoj. Okazigis la tuton lia grandduka moŝto Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiel amuzadon akompanantan la Erfurtan Kongreson.

Loko estis granda ŝirmo el tukoj al kiu oni kunpelis kaj alŝovis la mortpafitan bestaron. Samloke ankaŭ fariĝis la gastigadaj ceremonioj kaj la bankedo. Ekstera signo de la ĉasado estu la ŝtonmonumento Napoleonstein.[1]

Longan tempon mankis vojindikiloj kaj la loko nur malfacile troveblis. Sur la senarbejo la vajmara kortego plantigis simbole 26 tiliojn reprezentontajn la 26 stangojn kaj fostojn de la tendego. La Napoleona monumento mem estas migra ŝtonego kiu portas enskribe nur la jardaton 1808.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.02114811.29699

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. Kaiserlinden, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 238.