Impotenteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Impotenteco aŭ erekta misfunkcio signifas (en la medicino) nekapablecon de la viro je penis-erekto, tenado de la erekta stato kaj je orgasmo. En pli larĝa senco, ĝi signifas nekapablecon je seksa ekscitiĝo. Pro pejorativa senco de la vorto impotenteco, kuracistoj ne ŝatas la vorton kaj uzas la esprimon erekta misfunkcio.

La erekta impotenteco povas okazi pro organaj aŭ psiĥaj kaŭzoj:

La erekta impotenteco aperas kun antaŭeniro de la aĝo, kiel promena malsano (ekzemple malsaniĝo de la prostato).

Ejakula impotenteco signifas, ke la viro ne povas atingi ĝis la orgasmo, kvankam aperas la erekto. La erekta stato daŭras longe, eĉ post la virina orgasmo. Tiun impotenteco kaŭzas ĉiam psiĥaj problemoj.

Historio

La unua mencio pri impotenteco aperis sur ŝumeraj kojnotabuloj, la unua priskribo 2000 jarojn a.K. sur papiruso, el Egiptio. Tiam oni diferencigis inter natura kaj supernatura (pro magio) impotenteco.

Hamurabi aperigis inter la leĝoj, ke virino rajtas forlasi edzon, se li ne plu kapablas plenumi geedzan devon. Pli poste multaj skribis pri la problemo (ekz. Hipokrato).

La funkcion de erekto (kaj ties kontakton al la sangofluo) komprenis plej frue Leonardo da Vinci.

La nocion de la impotenteco skizis en 1611 Vincent Tagereau. Tiutempe oni devis pruvi la impotentecon. Tio okazis jene:

  • viro konfesas impotentecon (confessio)
  • okaze de nekonfeso: necesis 7 atestantoj pri potenteco (septima manus) kaj seksa agado antaŭ 5-6 kuracistoj. Oni ankaŭ ekzamenis per vaksa peniso la penetran kapablecon de la virino kaj la viro devis montri erektan staton antaŭ komisiono.
  • lasta ŝtupo: seksumado antaŭ kuracistoj, kirurgoj, maljunulinoj (test of congress) (tiu ŝtupo malvalidis ekde 1677)

Ekde 1756 eblas malvalidigi geedziĝon pro impotenteco de iu ajn flanko (en la 18-a jc. okazis 10.000 aferoj).


Viagra estas medikamento, kiu helpas erekton de la peniso per abundigo de sango en la peniso.

hungare pri la historio