Imre Palugyai (statistikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Palugyai [paludjai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Palugyay Imre estis hungara statistikisto, juristo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1847). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagy-palugyai kaj bodafalvi.

Imre Palugyai [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1818 en Mád. Li mortis la 7-an de decembro 1866 en Hungara reĝlando en Kispalugya (nuntempa urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio).

Biografio

Imre Palugyai frekventis mezlernejon en Sátoraljaújhely, poste li plulernis en Rozsnyó kaj Kassa. Post la necesa praktikado li iĝis advokato en 1840 kaj li ekhavis ŝtatan postenon. Post la revolucio en 1848 li eklaboris en la ĵus fondita statistika oficejo, baldaŭe li daŭre ricevis ŝtatajn laborlokojn ankaŭ dum dominado de Habsburgoj.

Verkaro (elekto)

  • Megye-rendszer hajdan és most (Departemento-sistemo iam kaj nun), (1844-48) - 4 volumoj
  • Magyarország történeti, földirati s állami legújabb leírása (1852-55) - 4 volumoj
  • A kapcsolt részek (Slavonia-Croatia) történeti s jogviszonyai Magyarországhoz (1863, 1866)
  • Mátkaság és házasság komedio en manuskripto

Fontoj