Mád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mád ([mA'd]) estas vilaĝo en Borsod-Abaúj-Zemplén, 44 km oriente de Miskolc. Ĝi situas sur dekliveta suda flanko de la montaro Zemplén apud la rivereto Mádi. La vilaĝo aŭtobustrafikon ne havas, nur per vagonaro estas alproksimigebla, sur la Szerencs-Hidasnémeti fervojlinio.

Preĝejo en Mád

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la arkeologiaj trovaĵoj la kolonio loĝita estis jam ankaŭ en la ŝtonepoko. Ankaŭ niaj patrujokupepokaj praŭloj ekloĝis ĉi tie. Jam ankaŭ Anonimus (Li estis notario de reĝo Adalberto la tria) menciis la vinberproduktadon.


La komunumo apartenis en la 15-a jarcento al la fortikaĵo de Tokaj poste al Regéc. Oni kultivis vinberojn tie jam de la frua mezepoko. Ĝis 1541 reĝa bieno estis, sed poste Ferdinánd reĝo fordonacis ĝin al Gáŝpár Serédy kiel apartenaĵon al fortikaĵo de Tállya.

En 1567, la turkoj bruligis la vilaĝon, sed oni denove konstruis ĝin reen kaj la komunumo iĝis fine de la 16-a jarcento la 7-a plej granda komunumo de departemento Zemplén. La vilaĝo akiris rajton pri foiro en 1627. La turkoj en 1637 denove forbruligis la vilaĝon.

Dum la milito kontraŭ Napoleono, la regionaj militistoj kolektiĝis ĉe Mád. Fine de la 18-a jc la vilaĝo malriĉiĝis pro la impostoj kaj la malbona vetero.

Dum la liberecbatalo de 1848-49 multaj vilaĝanoj mortis, inter ili la 15-jara Koroknay Dániel, kies nomon portas la loka bazlernejeo.


En Mád estas la plej granda juda tombejo de la Montosubo de Zemplén.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Mezőzombor, Rátka (ĉ. 9 km), Tállya (9 km)

plej proksima urbo: Szerencs (10 km)

Hungaraĵo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pri Mád hungara proverbo: oni estas tie, kie la judo de Mád. Onidire judo vojaĝis sola al fora loko per kaleŝo. Dum la vojaĝo li dormis, tial la ĉevalo ne ricevanta signojn, ĝi returniĝis kaj la judo vekiĝis antaŭ sia domo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Mád naskiĝis:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]