Sinagogo de Mád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Mád
sinagogo
Estiĝo 1795
Lando Hungario vd
Situo Mád
Situo
Geografia situo 48° 11′ 46″ N, 21° 16′ 39″ O (mapo)48.19614821.277504Koordinatoj: 48° 11′ 46″ N, 21° 16′ 39″ O (mapo)
Sinagogo de Mád (Hungario)
Sinagogo de Mád (Hungario)
DEC
Sinagogo de Mád
Sinagogo de Mád
Situo de Sinagogo de Mád
Map
Sinagogo de Mád
vdr
La sinagogo en Mád
Interno de sinagogo en Mád

La Sinagogo en vilaĝo Mád estas eklezia konstruaĵo por judoj en Mád.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj judoj venis tien en la 17-a jarcento por okupiĝi pri komercado de vinoj. Ili konstruis barokan sinagogon en 1795 kaj ili havis ankaŭ faman lernejon por rabenoj. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj, en 1944 ĝuste en la sinagogon oni kolektis ilin. Post la 2-a mondomilito la judeco grandparte pereis, la sinagogo iĝis kaduka. En 1978 oni komencis iomete renovigi la konstruaĵon. En 1994 mortis la lasta judo en Mád. En 2004 la sinagogo plene renoviĝis, en la sekva jaro ĝi estis premiita per Europa Nostra.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola ne havanta turon. En la interna kvadrato 130 sidlokoj por viroj situas. Estas videblaj 4 kolonoj, kiuj memorigas pri la iama dezerta tendo. Sur la etaĝo granda galerio por virinoj etendiĝas. La tuta interna parto estas pentrita riĉe.

Kontraŭ la sinagogo situas la iama lernejo por rabenoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]