Leŭkotea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inoa)
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la aliaj signifoj de INO rigardu en INO.


OdysseyLeukothea.png

Mara diino Leŭkotea (helene Λευκοθέα, "Blanka diino", latine Leucothoë, (Albunea aŭ Matuta)), pli frue Inoa (helene Ἰνώ, latine Ino), estis en la helena mitologio filino de la teba reĝo Kadmo, kaj lia edzino Harmonio. Ŝiaj homaj faroj restis nepunitaj, male pro volo de dioj ŝi fariĝis nemortebla.

Edzino kaj duonpatrino[redakti | redakti fonton]

Inoa fariĝis edzino de orĥomena reĝo Atamanto post kiam li forpelis sian unuan edzinon Nefelon, diinon de nuboj. Inoa estis duonpatrino de du infanoj de Atamanto, Frikso kaj Helo. Tiujn ĉi infanojn Inoa malamis kaj decidiĝis senigi sin de ili. Tion ŝi preparis per komplikaj intrigoj. Unue ŝi instigis orĥomenajn virinojn, ke ili rostu grenon preparitan por semado. Ili obeis ŝin kaj ĉar la semado ne elkreskis, venis rikoltomanko, minacis malsato kaj ribeloj de la loĝantoj. Inoa instigis Atamanton, ke li sendu delegitojn en orakolon konsiliĝi. Tiujn ĉi senditojn ŝi subaĉetis, ke ili alportu respondon, ke pro ĉio kulpas Frikso kaj helpos nur se li estos oferota al dioj. La reĝo ne volis obei la verdikton, sed fine li subiĝis.kaj konsentis kun ofero de ambaŭ infanoj. Lastmomente patrino de la infanoj, Nefelo, venigis en la templon oran virŝafon, kiu tuj antaŭ la ceremonio forportis surdorse ambaŭ infanojn. Li portis ilin trans la maro en foran Kolĉidon. Bedaŭrinde survoje malgranda Helo falis de sur li en maron kaj dronis. Tiun parton de la maro, nun nomatan Dardanelo, grekoj nomis Helesponto, do Maro de Helo.

Patrino[redakti | redakti fonton]

Inoa naskis al Atamanto filojn Learĥon kaj Melikerton, sed longe ili feliĉaj ne estis. La plej alta dio Zeŭso naskigis kun Semela, fratino de Inoa, filon Dionison kaj sendis lin al Inoa por edukado. Per tiu ago li kontraŭ Inoa kaj ŝia edzo alvokis koleron de sia edzino [Hero]]. Ŝi kaŭzis frenezecon al Atamanto, en kiu la reĝo mortigis sian filon Learĥon kaj volis mortigi ankaŭ Melikerton. Inoa elŝiris lin de Atamanto kaj saltis kun li en la maron.

Rekompenco anstataŭ puno[redakti | redakti fonton]

pro siaj kruelaj faroj ne estis Inoa, pro volo de dioj, punita. Male por edukado de Dioniso ŝi kaj ŝia filo Melikerto estis superigitaj inter la maraj dioj. Iliaj nomoj ŝanĝiĝis, ŝi estis Leŭkotea kaj Melikerto estis Palaimono. Ili fariĝis gardantoj de ŝipanoj, ĉiam pretaj helpi al dronantoj. Grekaj kaj romaj ŝipanoj humiliĝis al ili ankoraŭ en la kristanaj tempoj.

Fundamento de la legendo[redakti | redakti fonton]

Okazaĵoj de Inoa, preparata krimon kontraŭ duongefiloj kaj ilia forpelo, metis fundamenton por granda poemo pri la ora ŝaffelo, Jazono kaj Argonaŭtoj.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

El multaj elstaraj antikvaj bildigoj de Leŭkotea al la plej bonaj apartenas bronza statuo en la florenca Galleria degli Uffizi kaj reliefoj en la roma Vilao Albani.

Georg Philipp Telemann en la jaro 1765 komponis kantaton Inoa.


Parte transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Ínó