Insulo Galiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Galiano
insulosetlejo [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj48° 55′ N, 123° 25′ U (mapo)48.9167-123.417Koordinatoj: 48° 55′ N, 123° 25′ U (mapo)
Ĉefa lokoSturdies Bay
Plej alta punktoMount Galiano
- alteco312 m

Longo27,5 km (17 mi)
Larĝo6 km (4 mi)
Loĝantaro1 138 [+]

Insulo Galiano (Brita Kolumbio)
Insulo Galiano (Brita Kolumbio)
DEC
Insulo Galiano
Insulo Galiano

Insulo Galiano (Kanado)
Insulo Galiano (Kanado)
DEC
Insulo Galiano
Insulo Galiano
Map
Insulo Galiano
Vikimedia Komunejo:  Galiano Island [+]
vdr

Insulo Galiano estas unu el la sudaj Golf-Insuloj inter Vankuvera Insulo kaj la pacifika ĉeftero de Brita Kolumbio (Kanado). Situanta en la Georgia Markolo, ĝi estas 27,5 km-ojn longa, kun larĝeco inter 6 km kaj 1,6 km. Ĉe la okcidenta flanko de la insulo troveblas serio de sabloŝtonaj kavernoj. La insulo troviĝas nordokcidente de Insulo Mayne, nordoriente de Insulo Saltspring kaj sudoriente de Insulo Valdes. Ĝi estas parto de Ĉefurba Elektodistrikto G.

Insulo Galiano prenas sian nomon laŭ la hispana esploristo Dionisio Alcalá-Galiano, kiu esploris ĉi tiun regionon en 1792. La insulo tamen estas delonge priloĝata de homoj el la kulturgrupo de la Marbordaj Saliŝoj; indiĝenaj rubujoj trovataj ĉe Montague Harbour indikas ke homoj tie loĝas jam de 3000 jaroj. Laŭ la censo de 2001, sur Insulo Galiano plentempe loĝas 1.071 homoj. Pasintece galiananoj vivis de arborikoltado kaj fiŝkaptado, sed nuntempe ili plejofte vivas per provizado de servoj al turistoj kaj per artlaborado.

Inter la registaraj instancoj kiuj prizorgas la insulon estas federaciaj, provincaj kaj regionaj agentejoj kiel ankaŭ la Insula Kuratoraro, al kiu oni taskigis la faradon de leĝoj pri teren-uzado por "konservi kaj protekti" la insulon, precipe kiam temas pri evoluigado. Dum la plej granda parto de la dudeka jaro la duonon de la insulo posedis granda forstista entrepreno MacMillan Bloedel. Kiel rezulto, oni ne evoluigis Insulon Galiano tiel multe kiel la najbaraj insuloj. Kiam la entrepreno vendis siajn terenojn sur Insulo Galiano, publika debato pri evoluigado estiĝis, kaj la Insula Kuratoraro fiksis minimumojn je grandeco de terenparceloj por limigi evoluigadon.

Ĉiun trian jaron oni balotigas la loĝantaron de Insulo Galiano por decidi kiu estos la du kuratoroj de la insulo.

Kiel atingi Insulon Galiano[redakti | redakti fonton]

Golfeto Sturdies, la pramŝipejo de Pramoj BK

Oni povas aŭte atingi Insulon Galiano per pramŝipo de Pramoj BK; la pramŝipejo troviĝas ĉe Golfeto Sturdies, je la sudorienta angulo de la insulo. Pramŝipoj regule kursas inter Tsawwassen (apud Vankuvero) sur la ĉeftero kaj Swartz Bay (apud Viktorio) sur Vankuvera Insulo. Proksime al la pramŝipejo oni povas trovi diversajn manĝejojn kaj butikojn.

Oni povas albolardigi sian boaton ĉe kelkaj publikaj varfoj de Insulo Galiano, kaj oni povas alflugi la insulon per marboaton: la aviadaj entreprenoj Harbour Air kaj SeaAir regule flugigas pasaĝerojn al Montague Harbour.

Provinca Parko Montague Harbour[redakti | redakti fonton]

PP Montague Harbour estas unu el la plej popularaj kaj idiliaj parkoj de la Golf-Insularo; ĝia kampadejo estas aparte populara dum la somero. En la parko estas enakvigejo por boatoj, naturdomo, kaj migrovojetoj. La parko lokiĝas en tre pitoreska ĉirkaŭaĵo, kaj dum la varmaj someraj monatoj ĝi estas paradizo por vizitantoj de Brita Kolumbio kaj aliloke. Unika trajto de la parko estas ĝia Konka Plaĝo (angle: Shell Beach), kiu estas plaĝo alfrontanta la okcidenton kun glacie malvarma akvo kaj kovraĵo de frotitaj konkoj anstataŭ sablo. Kiam la tajdo malflusas ĝi postlasas multajn lagetojn, kiu malgrandaj marestaĵoj serĉas rifuĝon de infanoj portantaj sitelojn kaj retojn.

Arbuto en la Golf-Insularo

En PP Montague Harbour estas granda diverseco de bestoj kaj plantoj; interalie oni trovas tie la arbuton, ardeojn, kaj kormoranojn. Sur la insulo Galiano estas centoj da birdospecioj, de kiuj oni povas vidi multajn en PP Montague Harbour.

PP Montague Harbour estas tre populara inter la boatistoj; la Haveno Montague, de tiu la parko prenas sian nomon, estas ofte plenplena je jaĥtoj kaj velboatoj dum junio, julio, kaj aŭgusto danke al la tiea varfo.

Kajakado estas ŝata sporto en la akvoj proksimaj al la parko. Ne malofte oni povas kajake alproksimiĝi ĝi kelkaj metroj de tiaj marbestoj kiaj fokoj kaj marlutroj. Kaj post kelkaj horoj da pagajado oni povas viziti boaton vendanta freŝajn bakaĵojn al boatistoj en la haveno.

Popularaj Plaĝoj[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj plaĝoj laŭ la marbordo de Insulo Galiano. Inter la plej ŝatataj estas Gruza Plaĝo (angle: Pebble Beach), varma plaĝo kun gruzo anstataŭ sablo. Post kiam la ŝtonetoj kuŝas sub la suno dum horoj ili ne nur varmigas la akvon kiam la tajdo flusas sed ili ankaŭ varmigas la plaĝvizitantojn kiuj kuŝigas sin senpere sur ilin. Matena Plaĝo (angle: Morning Beach) estas plaĝo sur la norda flanko de insulo ideala por matena vizitado, kio donis la nomon. La akvo de Matena Plaĝo estas tropikeca kaj klara. Nur ĉi tiu plaĝo havas pure fajnan, grizan sablon anstataŭ malfajna sablo aŭ konkoj. La plaĝo ĉe Kabla Golfeto (angle: Cable Bay) estas plaĝeto populara inter insulanoj pro sia izoliteco; oni plej bone vizitu ĝin somere.

Famuloj naskitaj sur Insulo Galiano[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]