Insulo Gough

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo Gough*
Monda Heredaĵo

Gough island top view.png
Tristan Map.png
Lando Flago-de-Britio.svg Britio
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj vii, x
Fonto 740
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1995  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Insulo Gough estas insulo en la subarkta regiono en la suda hemisfero kun areo de 65 km². Ĝi troviĝas en suda parto de la Atlantiko, havas vulkanan devenon kaj subarktan klimaton (suda latitudo 40°19’, okcidenta longitudo 9°55’). Ĝi apartenas al insularo Tristan da Cunha. Koordinatoj: 40°18′S 9°57′W  /  40.3°S, 9.95°U / -40.3; -9.95 (Insulo Gough)

Ĝi altas ĝis 910 m inter insuletoj kaj klifoj. La insulon malkvoris en 1505 aŭ 1506 la portugala marsito Gonçalo Álvares kaj estis nomata post li. La insulo ricevis la nunan nomon post Charles Gough, kiu ĝin (re)malkovris en 1731. Kvankam la insulo estas ekstera teritorio de Britio, sur ĝi funkciigas meteologian stacion la Sudafrika Respubliko, ekde 1956. Sur la insulo loĝas kelkaj meteologoj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La plantaro estas malabunda kaj malofta: nanaj arbustoj, muskoj kaj herbospecioj. Tie ne vivas amfibioj kaj reptilioj, la mamulojn reprezentas la enportita muso, kiu damaĝas la indiĝenan biosferon.

La insulo aperas sur listo de la Mondaj heredaĵoj, danke al la plej granda marbirda kolonio de la mondo: sur la insulo nestas pli ol 50 birdospecioj kaj el ili vivas nur tie la Galinolo de insulo Gough, la Atlantika petrelo kaj la Gough-emberizo. Sur la rokkornicoj nestas oregreta pingveno kaj raraj marbirdoj kiel migra albatroso kaj granda procelario.

Ortografia projekcio de Insulo Gough


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]