Insuloj en Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Svedio ekzistas multaj insuloj de varia grandeco. La oficiala nombro de tiuj pli grandaj ol 25 m2 estas 221 831[1]. Proksimume 123 400 el tiuj troviĝas en lagoj kaj riveroj, 12 258 en la plej granda lago, Vänern. Plej multaj enmaraj insuloj, 29 000, troviĝas en la gubernio Stokholmo (Stokholma arkipelago). En la tuta lando, proksimume 72 000 insuloj estas pli grandaj ol 1000 m2. Ĉi-sube sekvas listo de la plej grandaj, ordigitaj laŭ areo.

La plej granda insulo estas sennoma, ĉar la homoj ĝenerale ne konscias pri ĝi. Ĝi estas la terparto inter la forkiĝo de la rivero Tornio (Torne älv) kaj la Botnia golfo. Sen ia dubo, tio ja estas insulo, seninterrompe ĉirkaŭita de libere fluanta akvo. Aliflanke ekzistas tre multaj tiel nomataj ”insuloj” (svede ö), kiuj dum la paso de jarcentoj pro teraltiĝo kunfandiĝis kun la ĉeftero aŭ kun alia insulo, sed kiuj retenis sian pratempe adekvatan nomon.

La plej grandaj insuloj en Svedio[redakti | redakti fonton]

  1. (Sennoma insulo, vidu supre), proksimume 7600 km² (forkiĝo de Torne älv)
  2. Gotlando, Gotland, 2994 km²
  3. Elando, Öland, 1347 km²
  4. Orust, 346 km²
  5. Hisingen, 199 km² (forkiĝo de Göta älv)
  6. Värmdö, 181 km²
  7. Tjörn, 148 km²
  8. Väddö kun Björkö, 128 km² (unuiĝintaj)
  9. Fårö, 113 km²
  10. Selaön, 95 km² (en lago Mälaren)
  11. Gräsö, 93 km²
  12. Färingsö, 82 km² (en lago Mälaren)
  13. Hertsön, 73 km²
  14. Alnön, 68 km²
  15. Ekerön kun Munsö, 68 km² (en lago Mälaren, unuiĝintaj)

Pro teraltiĝo kuniĝis Väddö kun Björkö, Ekerön kun Munsö kaj disiĝis lago Mälaren de la maro.

La insuloj kun plej multaj enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hisingen, 134 000 (Gotenburgo)
  2. Södermalm, 101 000 ((Stokholmo, eble ne insulo, ĉar ligata al la ĉeftero pere de kluzo)
  3. Gotlando, 56 000
  4. Värmdö, 54 000 (Stokholma arkipelago)
  5. Kungsholmen, 48 000 (Stokholmo)
  6. Lidingö, 43 000 (Stokholmo)
  7. Öland, 24 000

Mankas la nombro de enloĝantoj de la plej granda, sennoma insulo.

Parenca temo[redakti | redakti fonton]

Lagoj en Svedio

Fontoj[redakti | redakti fonton]