Internacia Astronomia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la IAU

La Internacia Astronomia UnioInternacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, International Astronomical Union) estas internacia scienca organizaĵo, kiu unuigas naciajn societojn astronomiajn el la tuta mondo. Ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Scienco. Ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi.

La IAU fondiĝis en 1919. Ĝia celo estas antaŭenigi kaj protekti la sciencon de astronomio en ĉiuj ĝiaj aspektoj per internacia kunlaboro. Ĝiaj individuaj membroj estas profesiaj astronomoj el la tuta mondo, je la doktora nivelo aŭ pretere kaj aktivaj en profesia esplorado kaj edukado pri astronomio. Tamen, IAU tenas amikajn rilatojn ankaŭ kun organizaĵoj kiuj inkluzivas amatorajn astronomojn inter la membraro. Kun 8858 individuaj membroj el 85 landoj (el tiuj 66 aliĝintaj landoj; laŭ statistiko en 2006) la IAU grave rolas en la instigado kaj kunorganizado de tutmonda kunlaboro pri astronomio.

Publikan atenton la Unio kaptis la 24an de aŭgusto 2006, en Prago, kiam ĝi akceptis novan difinon de planedo, tiel forigante Plutonon el la listo de planedoj kaj nomante ĝin (kune kun la trans-Neptuna objekto 2003 UB313 kaj la plej granda asteroido Ceres) membro de la nova astrokategorio nanplanedoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekeLa retejo de IAU angle