Internacia Civila Aviada Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Civila Aviada Organizaĵo (ICAO) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj havas la taskon plani kaj kunordigi la civilan aviadan trafikon. Ĝi fondiĝis en 1944, surbaze de la Interkonsento de Ĉikago, kaj havas sian sidejon en Montrealo (Kanado). Pli ol 188 ŝtatoj estas membroj de la organizaĵo.

Normaj kodoj

ICAO normigis kodojn por pluraj aviadaj nocioj:

La flughavenaj kodoj konsistas el po kvar literoj (male al la IATA-kodoj, triliteraj). La unua litero indikas mondregionon aŭ grandan regnon. La dua indikas regnon, se ne jam la unua tion faris. La tria kaj kvara identigas la flughavenon. Jena tabelo klarigas la signifon de la unua litero:

Litero Regiono
A Sud-okcident-pacifika regiono
B Nord-polusa regiono
C Kanado
D (Norda kaj) Okcidenta Afriko
E Norda Eŭropo
F Suda Afriko
G Marbordo de okcidenta Afriko
H Orienta Afriko
K Usono
L Suda Eŭropo
M Centra Ameriko
N Sud-pacifika regiono
O Proksima Oriento
P Nord-pacifika regiono
R Orienta Azio
S Sudameriko
T Kariba regiono
U Rusa Federacio
V Suda Azio
W Sud-orienta Azio
Y Aŭstralio
Z Ĉinio kaj Mongolio
La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita (tie ĉi Belgio), kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem.

La aviadilaj kodoj konsistas plej ofte el unu aŭ du signoj, sekvataj de streko, kaj pliaj signoj. La signoj antaŭ la streko indikas la ŝtaton, kie la aviadilo estas registrita, kaj la signoj malantaŭ la streko indikas la aviadilon mem. Jen kelkaj ekzemploj:

  • Belgio: OO-AAA ĝis OO-ZZZ kaj OO-A01 ĝis OO-Z99
  • Germanio: D-AAAA ĝis D-ZZZZ kaj D-1000 ĝis D-9999
  • Usono: N-1 ĝis N-99999, N-1A ĝis N-9999Z, N-1AA ĝis N-999ZZ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj