Internacia flughaveno Domodedovo
Internacia flughaveno Domodedovo | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio | |||||
IATA: DME ICAO: UUDD | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Rusio | ||||
Regiono | Moskva provinco | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Apuda urbo | Domodedovo | ||||
Alteco | 179 m | ||||
Geografia situo | 55° 24′ 33″ N, 37° 54′ 22″ O (mapo)55.40916666666737.906111111111Koordinatoj: 55° 24′ 33″ N, 37° 54′ 22″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 14/32 | ||||
Kurej-longo | 3.794 m | ||||
La Internacia flughaveno Domodedovo (ruse: Домодедово) estas la plej malnova flughaveno de Moskvo. Ĝi situas en la distrikto de Domodedovo 42 km-ojn sud-sud-oriente de la centro de Moskvo. Ĝi estis plejparte renovigita kaj modernigita en 2003 kaj 2004. La kurejoj, taksivojoj kaj parkejoj estis plilarĝigitaj kaj plifirmigitaj por ke ĝi povu bonvenigi la novajn generaciojn de pezaj aviadiloj; ĝi estas la unua en Rusio kiu povas fari tion.
Ĝi estas la plej granda flughaveno de Rusio laŭ nombro de pasaĝeroj kaj kargo, iom antaŭ la alia granda flughaveno de Moskvo, la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo, kun 20,430,000 pasaĝeroj en 2008.
Elektrotrajno "Aeroekspress" ligas la flughavenon, situantan 35 kilometrojn sude de Moskvo al unu el la 9 grandaj moskvaj stacidomoj, nome stacidomo de Pavelec en 40 mn.
Historio
Historio de Domodedovo komenciĝis en marto 1964 per flugo de Tupolev 104 al Jekaterinburg (tiam nomata Sverdlovsk). La flughaveno, ekipita por bonvenigi longdistancan internan trafikon de Sovetunio, estis oficiale inaŭgurita en majo 1965. Du paralelaj betonitaj kurejoj (14L/32R kaj 14R/32L) estis funkciigitaj 18 monatojn post la inaŭgurado de flughaveno. La 26-an de decembro 1975, flughaveno de Domodedovo estis elektita por bonvenigi la unuan komercan flugon de Tupolev 144 al Alma-Ata (hodiaŭ Almato, plej granda urbo de Kazaĥujo).
La kontrolo de flughaveno estis transigita en 1996 al East Line Group, kvankam la kurejoj restas posedaĵo de la ŝtato. Gravaj konstru-laboroj okazis por proksimigi ĝin al eŭropaj normoj. Pro problemoj en Ŝeremetjevo, kelkaj flugkompanioj, interalie British Airways, Emirates Airlines aŭ Swiss ankaŭ translokiĝis al Domodedovo.
Bild-galerio
-
Flughaveno Domodedovo
-
Aviadilo Ilyushin Il-96
-
Terminalo de flughaveno
-
PAVELECKAJA EKSPRESS
Terora ago en la flughaveno Domodedovo (2011)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj