Internaciisma Iniciato - La Solidareco inter la Popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internaciisma Iniciato - La Solidareco inter la Popoloj
emblemo
partio
Komenco 2009 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

socialismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Internaciisma Iniciato - La Solidareco inter la Popoloj
partio
Ideologio socialismo
Retejo www.iniciativainternacionalista.org
vdr
Unua ago de Iniciativa Internacionlista en Barcelono

Internaciisma Iniciato - La Solidareco inter la Popoloj (II-SP) (katalune Iniciativa Internacionalista - La Solidaritat entre els Pobles, hispane Iniciativa Internacionalista - La Solidaridad entre los Pueblos) estas ekstrem-maldekstra politika koalicio de Hispanio kandidatiĝinta en la elektoj por la Eŭropa Parlamento de junio 2009.

Ĝi estis malpermesita de la Supera Kortumo la 16-an de majo 2009, post kiam gazetaraj raportoj ligis kelkajn el siaj kandidatoj kun tiuj de la malpermesita eŭska separisma partio Batasuna. La 22-an de majo, la Konstitucia Kortumo nuligis la antaŭan decidon.

La proklamitaj celoj de la partio estas socia justeco, demokratiaj liberecoj, kontraŭstaro al seksa diskriminacio kaj la rajto de memdetermino de la nacioj de Hispanio.

Ĉekape de balotada listo por la Eŭropa Parlamento de 2009 estis Alfonso Sastre, fama hispanlingva dramisto. La dua kandidato en la listo estis Doris Benegas Haddad, fratino de politikisto Txiki Benegas el la Hispana Laborista Socialista Partio), kaj ĉe numero deka estis Alicia Herminda, fama hispana aktorino.