Ion Mihai Pacepa
Ion Mihai Pacepa [jon mihaj' paĉepa] (naskiĝis la 28-an de oktobro 1928) estis la plej altranga sekretserva oficiro, kiu el la socialismaj landoj elmigris dum la malvarma milito. Li estas nun usona civitano.
Ĝis julio de 1978, li estis generalo de la rumana sekreta servo "Securitate" kaj samtempe konsilisto de la prezidento Nicolae Ceauşescu, vicĉefo de la eksterlanda sekreta servo, ŝtatsekretario de la rumana internafera ministerio. Li elmigris, post kiam Jimmy Carter akceptis lian azilpeton. Li poste agadis kontraŭ la Orienta Bloko, kun CIA.
Oni kondamnis lin dufoje je morto en Rumanio kaj Ceauşescu metis kapmonon je sumo de du milionoj da USD.
Oni nuligis lian murtpunon en 1999, li rericevis la generalan rangon kaj la konfiskitajn posedaĵojn en 2004.
