Irina Venediktova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irina Venediktova
Persona informo
Naskiĝo la  21-a de septembro 1978(nun 1978-09-21) (45‑jara)
en Ĥarkivo, Ukraina SSR, Sovetunio
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Alma mater Ĥarkiva Nacia Universitato de Internaj Aferoj
Partio Servisto de la popolo
Familio
Edz(in)o Denis Kolesnikov[1]
Infanoj Danijil (filo), Adelina (filino)[2]
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • juristo • Prosecutor General of Ukraine vd
Laborkampo juristo vd
Ĝenerala prokurorino de Ukrainio
Dum 17-a de marto 202019-a de julio 2022
Prezidento Volodimir Zelenskij
Antaŭulo Ruslan Rjaboŝapka
Viktor Ĉumak (subst.)
Sekvanto Oleksij Simonenko (subst.)
Andrij Kostin
Direktorino de la Ŝtata Oficejo pri Esploro de Ukrainio (subst.)
Dum 27-a de decembro 201917-a de marto 2020
Prezidento Volodimir Zelenskij
Antaŭulo Roman Truba
Sekvanto Oleksandr Sokolov (subst.)
Oleksij Suĥaĉov
Popola Deputitino de Ukrainio de la IX-a kunvoko
Dum 29-a de aŭgusto 201914-a de januaro 2020
Prezidento Volodimir Zelenskij
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irina Valentinivna VENEDIKTOVA (ukraine Ірина Валентинівна Венедіктова; 21-a de septembro 1978, Ĥarkivo, Ukraina SSR, Sovetunio) estas ukraina ŝtatulino kaj juristino; Ĝenerala prokurorino de Ukrainio (2020—2022), la unua virino ĉe tiu ĉi posteno. Antaŭ tio ŝi, estrante la Jurpolitikan Komitaton, estis deputitino de la Verĥovna Rada de Ukrainio (2019—2020) kaj portempa Direktorino de la Ŝtata oficejo pri Esploro (2019—2020). Antaŭ enirado de politiko, Venediktova laboris kiel instruistino en la Ĥarkiva Universitato; ŝi estas profesorino kaj doktorino pri juroscienco.[3]

Dum la prezidenta kampanjo de 2019, Volodimir Zelenskij prezentis Venediktova kiel membrinon de sia teamo kaj konsilistinon pri jura reformo.[4] En 2022 Zelenskij nomumis ŝin por la posteno de Ĝenerala prokuroro por aprobo de la Verĥovna Rada. Ŝia kandidateco estis subtenata de 269 popolaj deputitoj.[3]

La agadoj de Venediktova kiel Ĝenerala Prokuroro estis karakterizitaj kiel "ambiguaj". Aparte, kaŭzis grandan indignon la kazo iniciatita de Venediktova kontraŭ publika aktivulo Serhij Sternenko, kiu letale vundis sian atakanton en memdefendo. Ministro de internaj aferoj de Ukrainio Arsen Avakov kaj Ĝenerala prokurorino Irina Venediktova estis akuzitaj je politika intereso en la Sternenko-kazo.[5][6] La proceso de Sternenko lanĉis serion da protestoj en Ukrainio en subteno de la aktivulo. Sloganoj "Avakov estas diablo" (ukraine Аваков — чорт) kaj "Venediktova estas pesto" (ukraine Венедіктова — чума) populariĝis inter la mitingantoj.[7][8] Poste Serhij Sternenko estis malkondamnita.[9][10]

La 11-an de februaro 2021, laŭ la ordono de Irina Venediktova, la popola deputito de Ukrainio unue estis sciigita pri suspekto por nepersona voĉdonado.[11]

La 17-an de julio 2022 Venediktova, laŭ la Prezidanta Dekreto, estis suspendita de la posteno de Ĝenerala Prokurorino.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. У Кіберполіції розповіли про обставини звільнення та поновлення на службі чоловіка Венедіктової (20-a de oktobro 2020). Radio Libero (ukraine)
  2. Новий генпрокурор Венедіктова: Що про неї відомо (17-a de marto 2022). Depo (ukraine)
  3. 3,0 3,1 Генпрокурором України вперше стала жінка РБК (17-a de marto 2022; ukraine)
  4. “Хто є ху” в “кадровому мішку” Зеленського Ukrinform (21-a de marto 2020; ukraine)
  5. Відкрита заява УГСПЛ щодо переслідування Сергія Стерненка Українська Гельсінська Спілка (11-a de junio 2020; ukraine)
  6. Віктор Трепак: Венедіктова була вкрай незадоволена моєю позицією у справі Стерненка Українська правда (7-a de aprilo 2020; ukraine)
  7. "Венедіктова - чума": учасники акції на підтримку Стерненка прийшли до ОГПУ Еспресо (27-a de februaro 2020; ukraine)
  8. "Венедіктова – чума": Офіс генпрокурора закидують фаєрами – відео 24 канал (27-a de februaro 2021; ukraine)
  9. Стерненка виправдали за статтею про розбій, за якою його засудили до 7 років Deutsche Welle (5-a de majo 2021; ukraine)
  10. Стерненка виправдали за статтею, за якою давали 7 років в'язниці Укрінформ (31-a de majo 2021; ukraine)
  11. Вперше народному депутату України повідомлено про підозру у неособистому голосуванні – «кнопкодавстві» Офіс Генерального прокурора України (12-a de februaro 2021; ukraine)
  12. Рада звільнила Венедіктову з посади генпрокурора. Але вона “в команді залишається” Novinarnja (19 de julio 2022; ukraine)