István János Angyal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István János Angyal
Persona informo
vdr

István János Angyal [iŝtvAn jAnoŝ andjal], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Angyal István János estis hungardevena aŭstraliana organika kemiisto, altlerneja instruisto, membro de la Aŭstralia Akademio de Scienco (1962), ekstera membro de la Hungara Scienca Akademio (1990). Lia origina familia nomo estis Engel ĝis 1933, liaj personaj nomoj ekster Hungario estis Stephen John.

István János Angyal[1] naskiĝis la  21-an de novembro 1914(nun 1914-11-21) en Budapeŝto, li mortis la 14-an de majo 2012 en en:Northbridge, New South Wales (Aŭstralio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István János Angyal maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li akiris Ph.D. en 1937 en Reĝa Teknikuniversitato. Post la diplomo li laboris en farmacia uzino, sed iom poste li soldatiĝis ĝis 1940. Tiam Hungario estis neŭtrala dum la milito, tial per pasporto li forlasis la naskiĝlandon al Aŭstralio. Tie kun alia hungaro li fondis malgrandan laboratorion. Li estis lektoro en Universitato de Sidnejo (1946-1952), docento en Novsudkimria Universitato de Teknologio (1953-1959), profesoro en Universitato de Nova Sud-Kimrio (1960-1979). Li estis katedrestro (1968-1970), fakultatestro (1970–1979). Li ricevis nehungarajn premiojn inter 1958-1987. Li edziĝis en 1942, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1944 kaj 1949.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.