István Magas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Magas
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1952 (1952-02-22) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Trefort Ágoston Gyakorlóiskola • Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto • akvopilkisto • universitata instruisto
vdr

István Magas [iŝtvAn magaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magas IstvánMagas A. István estas hungara akvopilkisto, olimpiano, ekonomikisto, altlerneja instruisto.

István Magas[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Magas maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li akiris ekonomikan diplomon en Ekonomika Universitato Károly Marx en 1975. Post la diplomo li havis posteneton en la sama loko. Ekde 1984 li instruis en pluraj usonaj universitatoj ĝis 1992, poste li instruis en la ekonomika universitato en rango docento. Li kanditatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1991, doktoriĝis en 2013. En la universitato li habilitiĝis en 2003. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis ŝtatan premion en 1983.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Magas ekde 1965 naĝis en centra lernejo, kiel junulo, li akiris kelkajn medalojn. Inter 1970-1984 li estis akvopilkisto en ĉefurba sportklubo, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1971-1980 117-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta medalo, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1977.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]