István Pinczés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Pinczés [iŝtvAn pincEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pinczés István estas hungara reĝisoro, teatrestro.

István Pinczés [1] naskiĝis la 28-an de marto 1953 en Gelej.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Pinczés akiris diplomon en Universitato Lajos Kossuth en 1977, poste plian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1982. Dum la studentaj jaroj li estis amatora reĝisoro kaj li fondis amatoran pantomiman trupon. En 1977 li atingis la unuan premion en konkurso de Hungara Televizio. En la sekva jaro li estis reĝisora asistanto de Teatro Csokonai (Debrecen), en 1983 jam reĝisoro, en 1987 ĉefreĝisoro. En 2003 li aliĝis al Teatro Magyar. Intertempe en 1981 lia amatora trupo atingis la unuan lokon en festivalo en Novjorko. En 2010 li atingis sciencan gradon DLA en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), post 2 jaroj li estis nomumita teatrestro de pupteatro.

Li dufoje reĝisoradis ankaŭ en Japanio, krome li instruis eksterlande en pluraj landoj. Kelfoje li estis videbla kiel aktoro, kelkfoje li estis ankaŭ dramaturgo kaj dekoraciisto.

Li ricevis teatrajn premiojn inter 1990-2009. Li edziĝis en 1975, baldaŭ li havis 2 filojn.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]