István Pávai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Pávai
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1951 (1951-12-10) (72-jaraĝa)
en Odorheiu Secuiesc
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Muzika Akademio Gheorghe Dima, Kluĵo • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo etnomuzikologo
vdr

PÁVAI István estas rumanuja hungara/hungara popolmuzik-esploristo, universitata instruisto naskita en Odorheiu Secuiesc la 10-an de decembro 1951.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Martin György Alapítvány - distingita 1-a premio (Budapest, 1993)

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon István Pávai finis en Cristuru Secuiesc, li havigis diplomon de muzikinstruisto en Muzika Altlernejo Gheorghe Dima en Kluĵo (1976). Li estis muzika fakdirektisto ĉe la Domo de Popolkreaĵoj de Distrikto Harghita en Miercurea Ciuc (1976-80), poste inter 1980-84 la sama ĉe la Maros Művészegyüttes, ekde 1990 ĝia direktoro. Inter 1990-94 li estis muzika redaktoro de la hungara sekcio de radio Târgu Mureş. Li estis iniciatinto de la Csíkszeredai Régizene Fesztivál kaj ĝia muzika redaktisto ĝis 1980. En 1994 li translokiĝis Hungarujon. Tie li estis sekciestro de la budapeŝta Etnografia Muzeo. Li laboris ĉe la Domo de Tradicioj (ekde 1999), ĉe la Muzikscienca Instituto de MTA (ekde 1994). Li doktoriĝis en 2005 en Budapeŝto.

Memstaraj volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Zene, vallás, identitás a moldvai magyar népéletben, Kolozsvár, Kriza János Néprajzi Társaság, 2006;
  • Zene, vallás, identitás a moldvai magyar népéletben, 2005;
  • Barozda 1976-2001, Csíkszereda, Alutus, 2001;
  • Az erdélyi és a moldvai magyarság népi tánczenéje, Budapest, Planétás, 1998.
  • Az erdélyi és a moldvai magyarság népi tánczenéje, Budapest, Teleki László Alapítvány, 1993.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Retpaĝoj de muzikologo [1],[2]