Isuerre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isuerre
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50687
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 1° 3′ U (mapo)42.4881498-1.0559761Koordinatoj: 42° 29′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 661 m [+]
Areo 20,052962 km² ( 200 5.2 962 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Isuerre (Provinco Zaragozo)
Isuerre (Provinco Zaragozo)
DEC
Isuerre
Isuerre
Situo de Isuerre
Isuerre (Hispanio)
Isuerre (Hispanio)
DEC
Isuerre
Isuerre
Situo de Isuerre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isuerre [+]
vdr


Isuerre estas municipo kaj vilaĝo en Hispanio, en la komarko Cinco Villas, apartenanta al la jurisdikcia distrikto Ejea de los Caballeros, nordokcidente de la provinco Zaragozo, de la historia regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La limoj de ĝia municipa areo en la nordo estas kun "Los Pintanos", en la oriento kun "Lobera de Onsella", en la sudo kun "Uncastillo" kaj "Petilla de Aragón" (enklavo de Navaro en la aragona teritorio), kaj en la okcidento kun "Urriés". La municipo Isuerre estas transirita de oriento al okcidento per la rivero "Onsella", kiu fontas en la proksima montaro "Santo Domingo". La urbo Isuerre situas sur altaĵeto, en la centro de la tiel nomata "Bal d'Onsella" en la aragona (valo de la rivero "Onsella). [1] [2] La municipo Isuerre havas areon de 20,05 kvadrataj kilometroj, kun populacio de 31 loĝantoj (2018) kaj loĝdenso de 1,55 loĝ/km².

La loĝloko Isuerre situas je 661 m sur la marnivelo. Ĝia poŝtkodo estas 50687. [3] La vilaĝo Isuerre distas per aŭtovojo ĉirkaŭ 138 km de Zaragozo, proksimume 70 km de Ejea de los Caballeros, 19 km de Sos del Rey Católico, 107 km de Huesca, 67 km de Jaca, 27 km de Sangüesa kaj 73 km de Pamplona. [4]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la enloĝantoj de Isuerre de la jaro 1842 ĝis 2018: [5]

212 (1842) - 394 (1877) - 358 (1887) - 347 (1900) - 356 (1910) - 373 (1920)
302 (1930) -- 271 (1940) -- 277 (1950) -- 215 (1960) -- 86 (1970)
58 (1981) -- 63 (1991) -- 57 (2001) -- 39 (2008) -- 31 (2018)

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta citaĵo de Isuerre estas el la jaro 928, kie estas citita "Presbiter Fortunio de Isorre". [6] En 1277 Isuerre estis parto de la Ĉefpastreco de Valdonsella. [7] [1] En 1295 Isuerre estis reĝa urbo. [8] En 1363 la reĝo Petro la 4-a de Aragonio donis ĝin al la Infanto Martín. [9] En 1409 la reĝo Marteno la 1-a de Aragonio vendis la lokon Isuerre al Ramón de Mur. [10]

En 1444, la Zaragoza Ĉefepiskopo Dalmáu de Mur aĉetis la baronlandon de Biel de Jaime Martínez de Luna kaj lia edzino Sancha de Guzmán, kie la loko Isuerre estis integrita. [11] En 1785 Isuerre iĝis reĝa loĝloko denove.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo "San Esteban" (Sankta Stefano), de la 13-a jarcento, en romanika stilo.: [12] Ĝi estas la plej grava el la artaj konstruaĵoj de Isuerre, situanta en la ĉefplaco, kiu konsistigas la ĉefan urbocentron de la loko, kaj turniĝanta suden al roka eskarpo formita de la rivero Onsella. [1] Ekzistis romanika konstruaĵo, de komenco de la 13-a jarcento, de kiu ankoraŭ restas parto de la muroj kaj tegmentoj. [13] La preĝejo estis pligrandigita en la dua duono de la 16-a jarcento konstruante la ĉefkapelon, la sakristion, la flankajn kapelojn kaj la turon. En 1572 oni finis la konstruon de la turo. En 1695 oni aranĝis la ĉizadon de la nova enirpordo.
  • Ermitejo "La Magdalena" (dediĉita al Sankta Maria el Magdala). Ĝi estas konstruita apud kaverno. Ĝi estas konstruaĵo kun dikaj grizaj ŝtonaj masonmuroj, ununura navo, kun eksteraj murapogiloj. La tegmento estas duflanka plifortikigita per tri pintaj ŝtonaj arkoj. Ĝi devenas de la 14-a jarcento, sed estis restrukturita en la 18-a jarcento. [1]
  • Granda parto de la arkitekturo de la municipo havas mezepokajn karakterizaĵojn. Ĝi konservas sobrajn domegojn de la 17-a jarcento. La urbeto Isuerre konservas siajn historiajn konstruaĵojn en bona stato, kiuj plejofte supreniras du aŭ tri altaĵojn, averaĝe, kaj estas konstruitaj el masonaĵo. La plej elstara estas Casa Puyal (antaŭe nomata Casa Orcada), kies ĉefa fasado montras strangajn emblemojn, eble devenantajn de la 17-a jarcento. [1] [14]

Interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Panoramaj vidoj: balkono sur kiu admiri la rivervalon "Onsella".
  • Rivero "Onsella", kun granda botanika kaj faŭna riĉeco, deklarita "Loko de Komunuma Graveco". [15]
  • La montaroj "Santo Domingo" kaj "Caballera": deklaritaj "Lokoj de Komunuma Graveco kaj Protektita Pejzaĝo" fare de la registaro de Aragono. [15] [16]
  • La montoj "Santo Domingo" kaj "Caballera", kaj la rivero "Onsella", konsistigas la "ZEPA" (Speciala Protekta Areo por Birdoj) [17]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La Mikologia Muzeo Isuerre estas unu el la malmultaj pri ĉi tiu temo, kiu ekzistas en Aragono. En ĝiaj ĉambroj estas klarigitaj la apartaĵoj de fungoj, precipe tiuj, kiuj troviĝas en la arbaro. [18] [19]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • "La Magdalena" (Sankta Maria el Magdala), la 25-an de majo. [20]
  • Pilgrimado al "La Magdalena". Ĝi okazas ĉiujare la kvaran sabaton post Paska dimanĉo.
  • "San Bartolomé" (Sankta Bartolomeo), la antaŭlasta semajnfino de aŭgusto. [21]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 [1] Arkivigite je 2009-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. [5]
  6. Ubieto Arteta, Cartulario de San Juan de la Peña, nº 14
  7. (Rius, Rationes, p.206).
  8. (Codoin, 39, p.265)
  9. (Sinués, nº 1118)
  10. (Sinués, nº 520 a 523)
  11. (Arco, escudos heráldicos, p.112)
  12. [6]
  13. [7] Arkivigite je 2023-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
  14. [8]
  15. 15,0 15,1 [9][rompita ligilo]
  16. [10]
  17. [11]
  18. [12]
  19. [13]
  20. [14]
  21. [15]
  22. [16]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Isuerre: belvidejo super la valo. belvidejo super la valo. [17]
  • Fotoj de Isuerre. [18]
  • Tra la valo de la rivero "Onsella". [19]
  • Biciklovojoj en Isuerre. [20]
  • Mikologia Muzeo. [21]