Itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabulo ĉe la 6-a liceo en Bjalistoko

Itinero de Esperanto kaj (de) pluraj kulturoj (pole Szlak esperanto i wielu kultur) estas turisma itinero kaj ZEO en Bjalistoko, Pollando kreita en 2009 okaze de la 94-a UK. Ĝi konsistas el 15 punktoj, el kiuj 5 apartenas al la itinero de Esperanto, kaj 10 – al la itinero de pluraj kulturoj[1].

Depende de elekto de vizitataj lokoj, promenado laŭ la itinero daŭras de 30 ĝis 120 minutoj[2].

Punktoj de la itinero[redakti | redakti fonton]

La itinero konsistas el 15 lokoj rilataj al la historio de Esperanto kaj multkultureco de la naskiĝurbo de LLZ, rilate al kiu Esperanto estis kreita. Ĉe ĉiu loko staras informtabulo kun teksto en tri lingvoj (pola, angla kaj Esperanto) kun pollingva teksto en brajlo. Krom tio en du lokoj – apud la urbodomo kaj apud la palaco de Branicki troviĝas grandaj tabuloj kun mapo de la itinero, vortareto de Esperanto kaj ĝeneralaj informoj[3].

N-ro Temo Loko Foto
1 Esperanto Monumento al L. L. Zamenhof
Zamenhof-placo
2 Esperanto Naskiĝloko de L. L. Zamenhof
str. Zamenhofa 26
3 Pluraj kulturoj Katedralo al Ĉielenpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria
str. Kościelna 4
4 Pluraj kulturoj Porgasta palaceto
str. Kilińskiego 6
5 Esperanto Centro Ludoviko Zamenhof
str. Warszawska 19
6 Esperanto Iama Reala Gimnazio, en kiu lernis L. L. Zamenhof
7 Pluraj kulturoj Palaceto de la familio Cytron – Historia Muzeo
str. Warszawska 37
8 Pluraj kulturoj Monumento al la Granda Sinagogo
str. Suraska
9 Pluraj kulturoj Sinagogo Piaskower
str. Piękna 3
10 Pluraj kulturoj Foirplaco Sienny (la Fojna)
11 Pluraj kulturoj Juda lernejo Tarbut
str. Lipowa 41D
12 Pluraj kulturoj Baziliko Sankta Roĥo
str. Abramowicza 1
13 Pluraj kulturoj Palaceto de Nowik
str. Lipowa 35
14 Esperanto Familia domo de Jakobo Ŝapiro
str. Lipowa 31/33
15 Pluraj kulturoj Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]