Ivánbattyán
Ivánbattyán [ivAnbatjAn], kroate Ivanj estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós. Ivan estas rusa formo de Johano, tiel uzata ankaŭ en Hungario.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 7772
- Telefonprefikso: 72
Situo
Ivánbattyán situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Siklós kaj Bóly troviĝas po 13, Mohács 28, Pécs 29, Budapeŝto 220 km.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Iwan". En 1340 la kampoj apartenis al la eklezio. Post 1526 la vilaĝo apartenis al Osmana Imperio. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ tiu vilaĝon. Vilaĝservoj ne estas en Ivánbattyán.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Terezo el Avila de 1838
- fiŝkaptista lago
- malnova germantipa loĝdomo, nun muzeeto