Ivan Kotlarevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ivan Kotlarevskij

Kotlarevskij Ivan ukraine Котляревський Іван (1769-1838) ukraina poeto kaj dramverkisto, la unua klasikulo de la nova ukraina literaturo. Naskiĝis kaj mortis en Poltavo. Lernis en Poltava eklezia kolegio. Laboris kiel oficisto, instruisto de vilaĝa lernejo. Partoprenis militon inter Rusio kaj Turkio (1806-1807). Direktoro de la Poltava teatro (1817-1821).

Sian literaturan agadon I. Kotlarevskij komencis en 1794. Li estas aŭtoro de poemo Eneado (1842 - plena postmorta eldono) - la unua verko de ukraina literaturo, skribita en popola kaj nuntempa oficiala lingvo. La burleska poemo estis verkita laŭ motivoj de samtitola versaro de Vergilio. La poemon uzis por komponi operojn J. Lopatinskij kaj Mikola Lisenko. Kotlarevskij verkis ankaŭ dramojn "Natalka-Poltavka" kaj "Moskvano-Sorĉisto".

Monumentoj al Kotlarevskij en Poltavo kaj Kijivo; muzeo en Poltavo.

La I-an, II-an kaj III-an partojn de la poemo esperantigis Gennadij Turkov (La Kancerkliniko, 114, 125-126, 135-138).