Izajasz Fragner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Izajasz Fragner
Persona informo
Morto 10-an de septembro 1942 (1942-09-10)
en Lipnica Murowana
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Nowy Wiśnicz
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Familio
Edz(in)o Franciszka Fragner
Okupo
Okupo advokatoesperantisto
vdr

Izajasz (Isajo)[1] FRAGNER (m. la 10-an de septembro 1942 en Lipnica Murowana) estis pola juddevena esperantisto kaj advokato.

Li loĝis en Nowy Wiśnicz, kie li laboris kiel advokato. Lia hobio estis kateĥismoj kaj religiaj lernolibroj de diversaj eklezioj. Li ankaŭ kolektis lernolibrojn de fremdaj lingvoj[2]. En 1912 li iĝis honora civitano de Nowy Wiśnicz[3].

Fragner estis aktiva esperantisto. En 1910 en Nowy Wiśnicz li komencis instrui Esperanton en la Societo de Popola Lernejo[4] kaj fondis Esperanto-grupon, kiu en 1912 havis 25 membrojn[5]. Li partoprenis en UK 1912 kaj 1931[6] en Krakovo, subtenis la gazeton Pola Esperantisto[7].

Milito kaj morto[redakti | redakti fonton]

En la tempo de la germana okupacio de Pollando dum la dua mondmilito, en Bochnia estis establiga geto. Fragner kun sia edzino Franciszka kaj ŝia fratino decidis ne ekloĝi tie, kaj kaŝis sin en arbaro. Antaŭ tio la triopo estis baptita de juĝisto Walerian Hans. La konspiro ne daŭris longe: kamparanoj el Rajbrot, kiuj fervore kaptis kaŝantajn sin judojn, kondukis ilin al pola policejo en Lipnica. Iu informis germanajn soldatojn el Bochnia, ke tri judoj troviĝas en Lipnica. La soldatoj forkondukis la arestitojn al tombejo kaj mortpafis. Antaŭ la morto Izajasz Fragner sukcesis krii „Vivu Pollando!”.

Familio[redakti | redakti fonton]

Kun la edzino Franciszka li havis tri infanojn. La filo Zygmunt finstudis ĉe Politekniko de Gdansko kaj kiel specialisto pri turbinoj estis sendita al Svedio, danke al kio travivis la militon. La filo Stefan, juristo, pasigis la militon en militkaptitejo apud Hamburg. La filino Olga, ankaŭ juristo, estis murdita de germanoj en 1941 en Kamionka Strumiłowa, kie ŝi loĝis ĉe sia onklino[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni dankas en: Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 27, no 12=376 (Decembro 1931)
  2. 2,0 2,1 Żydzi w Wiśniczu[rompita ligilo] ĉe Nowy Wiśnicz
  3. Honorowi Obywatele Nowego Wiśnicza Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Nowy Wiśnicz
  4. Pola Esperantisto, 1912
  5. La Marto, 1912
  6. Listo de aliĝintoj en: Pola Esperantisto : esperantaj sciigoj por pollingvanoj. Jaro 25, no 8-9 (Aŭgusto-Septembro 1931)
  7. Wiŝnicz. Denove ekagis s-ano adv. Dr. J. Fragner, nia malnova probatalanto, kiu fariĝis subtenanto de nia gazeto. en: Pola Esperantisto. Jaro 21, no 1 (jan 1927), p. 16