János Berze Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Berze Nagy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1879 (1879-08-23)
en Besenyőtelek
Morto 6-an de aprilo 1946 (1946-04-06) (66-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo folkloristo
vdr

János Berze Nagy [jAnoŝ nadj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berze Nagy János estis hungara pedagogia inspektoro, folkloristo. Lia familia nomo estis nur Nagy ĝis 1904, poste ankaŭ Berze-Nagy.

János Berze Nagy[1][2] naskiĝis la  23-an de aŭgusto 1879(nun 1879-08-23) en Besenyő, li mortis la 6-an de aprilo 1946 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Berze Nagy maturiĝis en gimnazio en Jászberény en 1898, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903, post 2 jaroj li doktoriĝis. En la sekvaj jaroj li estis inspektoro en pluraj lokoj de Hungara reĝlando. En 1919 li ne akceptis la estiĝantan novan ŝtaton Serbio, tial li rifuĝis al restHungario. Ĝis la emeritiĝo en 1939 li denove estis inspektoro jam altaj postenoj kaj titoloj. Li estas unu el la fondintoj kaj la unua elstara reprezentanto de la hungara folklora esplorado. Li rekonis, ke la popolkantoj kaj baladoj devus esti registritaj kune kun sia melodio. Li preparis la unuan katalogon de hungaraj fabeloj, krome li atribuis grandan rolon al korusoj en la lerneja edukado. Li edziĝis en 1905, lia edzino naskis 2 gefilojn.

Memortabulo pri János Berze Nagy

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiszamentről. (poemoj, 1902)
  • A hevesmegyei nyelvjárás. (ankaŭ disertaĵo, 1905)
  • A csodaszarvas mondája. Összehasonlító folklore-tanulmány. (studo, 1927)
  • Mese. (1935, 3-a eldono: 1943 kaj 1992)
  • A sok nap. – Kővel, gallyal behányt halmok. (1943)
  • Magyar népmesetípusok (1957)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]