János Gergely (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Gergely [jAnoŝ gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely János estis hungara kuracisto, imunologo, profesoro, membro (korespondanta en 1982, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (1993).

János Gergely [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1925 en Karcag. Li mortis la 4-an de februaro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gergely abiturientis en sia naskiĝurbo en 1944, poste li ekhavis medicinan diplomon en 1950. Komence li estis sciencopopulara fakulo, en 1953 li eklaboris en la medicina universitata kliniko, baldaŭe en hematologia instituto. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1957, li doktoriĝis en 1968 antaŭ la akademio. En la studjaro 1965 li esploris en Britio. Inter 1973-1995 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro 2 jardekojn. Li ricevis premiojn inter 1975-2006.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a nephrosis syndroma pathomechanizmusához (1956)
  • Structural Studies of Immunglobulins (1967)
  • Az immunválasz filogenezise és ontogenezise (1974)
  • Immunbiológia (Imunologio), (1979) - studenta lernolibro
  • The Multifunctional IgG and IgG Binding Receptor (1983)
  • B-Cell Activation-induced Phosphorylation of FcGammaRII: A Possible Prerequisite of Proteolyc Receptor Release (1992)
  • Közeledünk az immunológiai tolerancia mechanizmusának megértése felé (2007)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.