János Quittner
János Quittner | |
---|---|
János Quittner | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1941 (82-jaraĝa) en Vrakuňa |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | dancisto • koreografo |
János Quittner [jAnoŝ kvitner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Quittner János estas slovakia hungara dancisto, koreografo. Lia persona nomo slovake estis Ján.
János Quittner[1] naskiĝis la 27-an de septembro 1941 en Vrakuňa, (Slovakio, nuntempa urboparto de Bratislavo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Quittner apartenis al la hungara minoritato en Slovakio. Li maturiĝis en arta mezlernejo en Bratislavo, dum li dancis en hungaraj popoldancaj ensembloj. Inter 1964–1973 li estis dancisto kaj kunkoreografo ĉe Hungara Ŝtata Popola Ensemblo. En 1967 li diplomiĝis en koresponda kurso pri koregrafio, post 2 jaroj li establis propran ensemblon en Bratislavo. En 1977 li akiris koreografian diplomon en Teatra Altlernejo de Bratislavo. En 1983 li elmigris al Aŭstralio kaj li estis laboristo, sed libertempe li fondis en Melburno popoldancan ensemblon. Pli poste li koreografis ne nur hungaran, sed ankaŭ slovakan, kroatan kaj indiĝenan dancensemblojn. Quittner revenis al Eŭropo kaj ekloĝis en Dunasziget (Hungario) en 1990 kaj li faris koreografiajn laborojn en Hungario, Slovakio, Germanio, Serbio, eĉ denove en Aŭstralio.
Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Huszártánc
- Csárdás rondó
- Tavaszi leánytáncok
- Šatkový a válaný
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Változások (1964)
- Szerelmek és nászok (1976)
- Szálak és kötelékek (1985)
Liaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Tánckompozíciók (kunaŭtoro, 1971)
- Dél-szlovákiai magyar lakta falvak hagyományos táncai. A szlovákiai magyar néptáncok típusai és dialektusai (kunaŭtoro, 1979)