József Balogh (filologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Balogh (filologo)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1893 (1893-06-12)
en Gödöllő
Morto 2-an de aprilo 1944 (1944-04-02) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo filologo • literaturhistoriisto • redaktoro
vdr

József Balogh [jOĵef balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh József estis hungara klasika filologo, redaktoro, literaturhistoriisto. Lia origina familia nomo estis Blum.

József Blum[1] naskiĝis la 12-an de junio 1893 en Gödöllő, li mortis la 2-an de aprilo 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Balogh devenis el juda familio, sed iam li konvertiĝis al katolikismo. Li studis inter 1911-1915 en Budapeŝto, Berlino, Munkeno kaj Freiburg, poste li estis piloto dum la 1-a mondmilito, fine li doktoriĝis en 1918 en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li batalis por konservado de la klasika lingvoinstruado kontraŭ la lernejaj reformoj de Kunó Klebelsberg en la 1920-aj jaroj. Li intense traktis antikvajn kaj fruajn kristanajn literaturaĵojn kaj li redaktis revuojn, kies kultura politiko estis la angla-franca direkto kontraŭ la germana. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis, tamen li estis kaptita kaj Gestapo murdis lin en nekonataj cirkonstancoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vasa lecta et pretiosa. Szent Ágoston konfessziói. Egy stílustörténeti tanulmány vázlata (disertaĵo, 1918)
  • Voces Paginarum. Adalékok a hangos olvasás és írás kérdéséhez. (1921; germane: 1927)
  • Szent Ágoston, a levélíró. Szemelvényekkel leveleskönyvéből. (1926)
  • A klasszikus műveltségért (1934)
  • Szent István „Intelmei”-nek forrásai (Budapest, 1936)
  • Szent Ágoston vallomásai (tradukaĵo en 2 volumoj, 1943, 1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]