József Bazsinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bazsinka
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1962 (1962-09-03) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Magyar Néphadsereg Zenész Tiszthelyettesképző Szakközépiskola
Familio
Frat(in)o Zsuzsanna Bazsinka
Infano József Bazsinka, Jr.
Okupo
Okupo tubjisto • muzikinstruisto
vdr

József Bazsinka [jOĵef baĵinka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bazsinka József estas hungara tubjisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

József Bazsinka[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bazsinka studis muzikon unue en Bicske 1974–1976, poste en oficira lernejo (1976-1981), en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1981-1985). En la lasta jaro li akiris diplomon, lia majstro estis László Ujfalusi. Dum la studentaj jaroj jam en 1982 li aliĝis al blovorkestro, en la sekvaj jaroj li estis ano en pluraj similaj orkestroj. Li estis tubjisto en la Budapeŝta Ŝtata Operejo (1983–1993), poste en festivala orkestro. Inter 1988 kaj 1992 li instruis en muzikarta mezlernejo. inter 2000–2008 en alia muziklernejo, ekde 2009 en Universitato de Pécs. Krom la instruado li enlande kaj eksterlande muzikadas kiel solisto aŭ orkestrano. Li ricevis muzikkonkursajn premiojn inter 1976-1995, ŝtatan premion en 1996. Ankaŭ lia samnoma filo estas tubjisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]