József Kürschák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Kürschák [jOĵef kurŝAk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kürschák József estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1914).

József Kürschák situas sidanta maldekstre la unua

József Kürschák [1] naskiĝis la 14-an de marto 1864 en Buda. Li mortis la 26-an de marto 1933 en Budapeŝto.

Biografio

József Kürschák frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1881-1886, kie li lernis precipe de Gyula Kőnig kaj Jenő Hunyady. Li ekinstruis en diversaj lernejoj en Debrecen, poste en Budapeŝto. En 1891 li instruis jam en la universitato, kie li estis ankaŭ rektoro kaj katedrestro. Li okupiĝis precipe pri algebro, ekzemple pri diferenciala ekvacio.

Verkaro (elekto)

  • A körmérés története és elmélete (1892)
  • Az általánosított kinetikai potenciál létezésének feltételei (1905)
  • Propriétés générales des corps des variétés algébriques in: (1910)
  • Irreduzible Formen (1922)
  • Egy analitikus geometriai determináns irreducibilitása (1931)

Fontoj