Gyula Kőnig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gyula KŐNIG [djula], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kőnig Gyula estis hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1889).

Gyula Kőnig

Gyula Kőnig [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1849 en Győr. Li mortis la 8-an de aprilo 1913 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Kőnig frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitatojn en Vieno, Heidelberg, fine en Berlino. Hejmenveninta en 1871 li ekinstruis en universitato de Pest (urbo), baldaŭe li atingis la rangon rektoro. En 1876 li estis unu el la fondintoj de matematika revuo. Li okupiĝis precipe pri analitiko, aroteorio, matematika logiko. Li strebis por prezenti al la mondo János Bolyai.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés a felsőbb algebrába (Enkonduko al la pli supera algebro), (1876)
  • A másodrendű és két független változót tartalmazó parcziális differenciálegyenletek elmélete (1885)
  • Az algebrai mennyiségek éltalános elméletének alapvonalai (1903), (ankaŭ germane: Einleitung in die allgemeine Theorie der algebraischen Grössen
  • Neue Grundlagen der Logik, Arithmetik und Mengenlehre (1914)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]