József Kudász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Kudász
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1904 (1904-07-10)
en Mezőkövesd
Morto 27-an de julio 1981 (1981-07-27) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koroĥirurgo • universitata instruisto • kuracisto
vdr

József Kudász [jOĵef kudAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kudász József estis hungara kuracisto, profesoro, kirurgo pri koroj, membro de Leopoldina (akademio).

József Kudász [1] naskiĝis la 10-an de julio 1904 en Mezőkövesd. Li mortis la 27-an de julio 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Kudász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Bologna en 1931. Inter 1933 kaj 1937 li laboris rn medicina instituto en Pécs, poste en diversaj hospitaloj de Eger kaj Budapeŝto. En 1950 li estis nomumita katedrestro kaj kirurgia institutestro en Universitato de Pécs. Post 2 jaroj li kandidatiĝis. Li iĝis institutestro jam en Budapeŝto ekde 1955 ĝis la pensiuliĝo en 1975. Li havis signifan rolon en la hungara kirurgio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Wiederherstellungschi-rurgie und Herz und Herzbeutel (1959)
  • Operálható szívbetegségek (1965) - fundamenta verko

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en kliniko en Budapeŝto (2010) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.