József Szegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Szegi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1928 (1928-01-14)
en Aba (Hungario)
Morto 16-an de septembro 2009 (2009-09-16) (81-jaraĝa)
en Aba (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr

József Szegi [jOĵef segi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegi József estis hungara agronomo pri grundoj, profesoro.

József Szegi [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1928 en Aba (Hungario). Li mortis la 16-an de septembro 2009 en Aba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szegi akiris diplomon en kampuso en Gödöllő en 1953, poste li restis samloke por esplori kaj instrui. Post 2 jaroj li plulernis kaj esploris en Moskvo, kie li kandidatiĝis en 1958. Hejmenveninta li laboris en laboratorio pri grundoj en Sopron, poste en Budapeŝto li laboris ĝis la emeritiĝo. Interrompoj okazis en la jaroj 1964 kaj 1965, ĉar li laboris en Kubo, en la jaroj 1972 kaj 1973 en Sovetunio. Lia plej grava laboro estis tio, kiel fari el elfosaĵoj ĉe minejoj grundojn por la agrikulturo. Li ricevis premion en 1980, memormedalon post 2 jaroj. Li estis nomumita titulara profesoro en Scienca Universitato Loránd Eötvös.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Talajtermékenység és a cellulózbontás - disertaĵo por doktoriĝo
  • Talajbiológiai vizsgálati módszerek (1979) - faklibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.