Jürgen von Beckerath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jürgen von Beckerath
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1920 (1920-02-19)
en Hanovro
Morto 26-an de junio 2016 (2016-06-26) (96-jaraĝa)
en Schlehdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo egiptologo • arkeologo • universitata instruisto
vdr

Jürgen Rudolf Friedrich von Beckerath (naskiĝis la 19-an de februaro 1920 en Hanovro, Germanio mortis la 26-an de junio 2016 en Schlehdorf) estis germana egiptologo kaj profesoro ĉe la universitato de Monastero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jürgen von Beckerath estis lernejano en la urbodistrikto Höchst de Frankfurt ĉe Majno kaj finis la gimnaziajn jarojn tie en 1939. Dum la Dua mondmilito li komence funkciis kiel soldato, sed rajtis fini la militservon post esti vundita.

Post la Dua Mondmilito li komencis studi egiptologion en la universitato de Munkeno kaj doktoriĝis en 1950. Sep jarojn poste, en 1957, li fariĝis docento en la sama universitato kaj en 1963 li fariĝis privata docento tie. En 1966 kaj 1967 li estis vizitanta profesoro ĉe la Universitato Kolumbio en Novjorko, sed malakceptis daŭran profesorecon tie. En 1970 li iĝis ordinara profesoro kaj direktoro de instituto ĉe la universitato de Monastero (Westfälische Wilhelms-Universität Münster), kie li emeritiĝis en 1985. Ekde tiu tempo li publikigis multajn sciencajn verkojn.

Ĝis sia morto, von Beckerath vivis kun sia edzino Irmgard en la komunumo Schlehdorf ĉe la lago Kochelsee en supra Bavario.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj verkoj de Jürgen von Beckerath estas la Manlibro de Egiptaj Reĝaj Nomoj (germane Handbuch der ägyptischen Königsnamen) kaj la Kronologio de Faraona Egiptio (Chronologie des pharaonischen Ägypten). Hodiaŭ ili estas inter la normaj verkoj de Egiptologio.

Lia science plej grava kaj influa laboro estas lia studo pri la Dua Meza Periodo de Egiptio, kun kiu li habilitiĝis.