Dua Meza Periodo de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Dua Meza PeriodoDua Intertempo markas periodon kiam Antikva Egiptio falis en malordon duafoje, inter la fino de la Meza Imperio kaj la komenco de la Nova Imperio. La epoko datiĝas proksimume inter la jaroj 1640 kaj 1570 antaŭ nia erao, kaj inkluzivas la dektrian ĝis deksepan dinastiojn de Antikva Egiptio.

La epoko plej konatas kiel la periodo de plipotenciĝo de la enmarŝintaj Heka Ĥasut (greke Ύκουσσώς, Hikussos, latinigite Hyksos), grupoj de semidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj 1719 kaj 1692 antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj ĉevaloj, batalĉaroj kaj pafarkoj. La Heka Ĥasut komence okupis la orientan Nildelton, deklaris la urbon Avaris (egipte Hut-waret, greke Αὔαρις) sian ĉefurbon, iom post iom konkeris pli da teritorio, ĝis ili kontrolis la tutan Suban Egiption kaj konsistigis la dekkvinan dinastion. Ĉirkaŭ la jaro 1560 ili forpeliĝis el Egiptio.

Fino de la dekdua dinastio[redakti | redakti fonton]

La genia egipta dekdua dinastio finiĝis en la 18-a jarcento antaŭ nia erao kun la morto de la reĝino Sobekneferu (jaroj 1806 ĝis 1802 antaŭ nia erao). Ŝajne ŝi ne havis heredantojn, kaŭzante subitan finon de la dekdua dinastio kaj ankaŭ de la Ora Aĝo de la Meza Imperio. Sekvis ĝin la multe pli malforta dektria dinastio de Egiptio. Konservante la sidejon de la dek-dua dinastio, la dektria dinastio regis de la rezidejo Itĝtaŭi proksime de Memfiso kaj de Liŝt, en la plej suda punkto de la Nildelto.

Dektria dinastio[redakti | redakti fonton]

La dektria dinastio rimarkindas pro la membreco de la unua formale rekonita semida reĝo, Ĥenĝer. Resume la dinastio montriĝis nekapabla teni kontrolon pri la tuta teritorio de Egiptio, kaj la provinca familio reganta en Xois, lokita en la marĉoj de la okcidenta delto, distanciĝis de la centra aŭtoritato por formi la dekkvaran dinastion. La disrompiĝo de la lando akceliĝis post la reĝado de la reĝo Sobeĥotep la 4-a el la dektria dinastio. Estis iam post la reĝado de Sobeĥotep la 4-a ke la Heka Ĥasut ekaperis en Egiptio, kaj ĉirkaŭ 1710 antaŭ nia erao prenis la urbon Avaris en la Nildelto.

La tradicia rakonto pri "invado" de la tero per la Heka Ĥasut estas konservita en la verkaĵoj de Manetono, egipta pastro kaj historiisto, kiu skribis en la tempo de Ptolemeo la 2-a.

La postaj regantoj de la dektria dinastio ŝajnas esti nur efemeraj monarkoj sub la kontrolo de potenca linio de veziroj, kaj efektive, probable la regantoj en ĉi tiu periodo povis esti elektitaj, se ne difinitaj per la veziroj. Unu monarko malfrue en la dinastio, Ŭahibre Ibiau, eble estis iama veziro levita al la faraona ofico. Komencante kun la reĝado de Sobeĥotep la 4-a, la potenco de tiu dinastio, malforta dekomence, plene difektiĝis. La posta reĝo Mernefere Aj (regis ĉ. 1700 antaŭ nia erao) ŝajnas esti estinta unu el la lastaj reĝoj kiuj postlasis ĉu monumentojn aŭ aliajn postsignojn de sia regado - laŭ la Faraonolisto de Torino rekorde li regis Egiption dum 23 jaroj kaj 8 monatoj, kio estis senprecedenca periodo de politika stabileco en tempo kiam multaj aliaj reĝoj de la 13-a dinastio reĝoj regis la landon dum nur 2 ĝis maksimume 4 jaroj antaŭ ol morti aŭ esti forigita de la faraona ofico.

Dekkvara kaj dekkvina dinastioj[redakti | redakti fonton]

Eblas, tamen, ke eĉ dum la tempo de Mernefere Aj la rega unueco ke Egiptio jam estis perdita ekde la apero de la aparta 14-a dinastio sub Nehesi en la urbo Avaris - laŭ la aŭstra egiptologo Manfred Bietak kiu datigas tiun okazaĵon je la periodo ĉirkaŭ aŭ nur post 1710 antaŭ nia erao. La riĉa kaj potenca urbo Avaris estis forta kandidato esti sendependa regno post kiam la unueco de Egiptio ekkolapsis post la regado de la lasta potenca reĝo de la 13-a dinastio, Sobeĥotep la 4-a. De tiam ĉiam po pluraj regantoj kontrolis la teritorion de Egiptio ĝis la Nova Imperio sub Ahmose la 1-a. Post la morto de Nehesi, multnombraj efemeraj posteuloj regis la regnon de Avaris ĝis 1650 antaŭ nia erao kiam la Heka Ĥasut (vidu supre) fondis la 15-an dinastion.

Deksepa dinastio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la tempo kiam la urboj Memfiso kaj Itĝtaŭi konkeriĝis père de la Heka Ĥasut, la denaske egipta faraona dinastio en Teboj deklaris sian sendependecon de la vasala dinastio en Itĝtaŭi kaj starigis sin kiel la deksepa dinastio. Ĉi tiu dinastio pruviĝis esti la savo de Antikva Egiptio kaj fine kondukis la liberiga milito kiu pelis la Heka Ĥasut denove al Azio. La en Teboj bazita deksepa dinastio estis gvidata de la faraonoj Rahotep, Sobekemsaf la 1-a, Sobekemsaf la 2-a, Seĥemre-Ŭepmaat Intef kaj Nubĥeperre Intef kiu restarigis multnombrajn templojn en la tuta areo de Supra Egiptio, subtenante pacajn komercajn rilatojn kun la reĝlando de la Heka Ĥasuk en la nordo. Fakte, Senaĥtenre Ahmose, la unua reĝo en la linio de Ahmosidaj reĝoj eĉ importis blankan kalkŝtonon de la regiono de Tura en Malsupra Egiptio kontrolita fare de la Heka Ĥasut, por fari pordegon ĉe la Templo de Karnak. Tamen, tradicie oni ne al li, sed nur al liaj posteuloj - la du lastaj reĝoj de ĉi tiu dinastio - Sekenenre Tao kaj Kamose atribuas komenci la finan malvenkon de la Heka Ĥasut kiam ili gvidis la liberigan militon kontraŭ la fremdaj reĝoj el Azio. Per la kreado de la dekoka dinastio ĉirkaŭ la jaro 1550 antaŭ nia erao kaj la ekrego de la faraono Ahmose la 1-a, la periodo de Nova Imperio de Egiptio komenciĝas. Ahmose la 1-a sukcesos forpeligi la Heka Ĥatut el Egiptio kaj remetigi la landon sub centraligita administra kontrolo unuafoje ekde la mezo de 13-a dinastio.

Double crown.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Egiptologio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]