J. Werber

El Vikipedio, la libera enciklopedio

J. WERBER (verber), aŭstriano, doktoro. Mortis en la 15-a de junio 1914 en Wien. Esperantisto de 1907. Fervora propagandisto, kiu subtenis la movadon ankaŭ per monoferoj. Speciale li subtenis „German-Aŭstria Esperantisto“, kiun li ankaŭ administris. Prezidanto de Ligo de Germanlingvaj Esperantistoj en Aŭstrio, 1909.