Jan Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan WERNER (naskiĝis la 5-an de februaro 1933) estas ĉeĥa inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥa esperanto-movado.

Li vivas en Brno, kien li venis kiel studento el Ostrava en la 1950-aj jaroj. Kiel junulo li estis redaktoro de la ne plu aperantaj junularaj gazetoj Fajrero kaj Tagiĝo. Dum multaj jaroj li gvidis scienc-teknikan sekcion de ĈEA kaj laboris ĉefe pri terminologio ĝenerale kaj pri konstru-fako speciale. Li estas kunfondinto de la Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno kaj iniciatinto de ELFo (Esperantologia kaj literatura forumo) kaj de la projekto „Memoro de la ĉeĥa Esperanto-movado“.

Verkoj esperantlingvaj

  • Pseŭdoelementoj en Esperanto: Varmteĥnikaj proprecoj de konstru-materialoj (1978, en: AEST Žilina, p. 25-31)
  • Specialaj ŝirmaj betonoj de nukle-energiaj centraloj (kun Ivan Špička kaj Václav Hník. En: AEST Žilina, p. 133-135)
  • Faklingvaj principoj de vorta elekto kaj formigo (1980, En: SAEST Ústí nad Labem, p. 56-62)
  • Analizilo de portpovo de ramataj fostoj (En: Scienca revuo 1/1981)
  • Esperanta Terminaro de Terminologia Fako (1982, ST ĈEA, 14 p.)
  • Terminologia sistemigo kaj klasifiko de flekse streĉataj konstruelementoj (En: Scienca revuo 2/1984)
  • Stabiligo kaj normigo de terminaro (1985, Akademiaj studoj, p. 105-110)
  • Terminologia kurso (1986, Roudnice nad Labem, 88 s.)
  • Danĝero de pragmata sperto en terminologio de planlingvo (1988, Poprad, En: Raciigo en scienco kaj tekniko, p. 123-126)
  • Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana (1990, Brno, 184 p.)
  • Sistemo de tolerancoj kaj alĝustigoj (1990, Brno, 9 p.)
  • Terminiga procedo en Esperanto (2001, Dobřichovice, p. 53-62)
  • Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2002, Brno, 40 p.)
  • Al terminaro procedi profesinivele kaj kolektive (En: Scienca revuo 1/2002)
  • Terminologiaj konsideroj (2004, KAVA-PECH, 180 p.)
  • Ŝtuparo - spaco kaj formo (En: Jarkolekto de TAKE 2005)
  • Ĉarpentista interligado de lignoj (En: Jarkolekto de TAKE 2006)
  • Jan Kaplický kaj organisma arĥitekturo (En: Jarkolekto de TAKE 2007)
  • Koteado en konstru-desegnoj (2008, Brno, 40 p.)
  • Transmisio de sono tra planko kaj tekto (En: Jarkolekto de TAKE 2008)
  • Frontado kontraŭ humido kaj akvo en domkonstruaĵoj (En: Jarkolekto de TAKE 2009)
  • Radiadŝirmaj betonoj en nukleenergiaj centraloj (En: Jarkolekto de TAKE 2010)
  • Konstru-Forumo en la jaroj 2002-2010 (En: Jarkolekto de TAKE 2010)
  • Versa neversa mozaiko (2012, kolekto de tradukoj kaj eseoj, propra eldono)
  • Historiaj ĉevroj (2013, propra eldono)

Partopreno en Belartaj Konkursoj de UEA

  • Ĉu konflikto inter vorto kaj nocio (1992)
  • Kulturo de komunikado (2001)
  • Pri bono, malbono kaj multkulturismo (2006)

Verkoj ĉeĥlingvaj

  • Pozemní stavitelství: studijní texty pro 4. semestr (Surtera konstrufako: studotekstoj por la 4-a semestro; kun Josef Chybík, 1999, Brno VUTIUM, 241 p.)
  • Moderní podlahy (Modernaj plankoj, 2003, Brno, ERA, 138 p.)
  • Stavíme moderní podlahy (Ni konstruas modernajn plankojn, 2005, Brno ERA group, 140 p.)

Tradukoj

Kunlaboro

Redaktado

  • Tagiĝo (1958, junulara informilo)
  • Fajrero (19591961, junulara informilo post Tagiĝo)
  • František Cabák: Komputika vortaro esperanta-ĉeĥa, ĉeĥa-esperanta (1982)
  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (1983, laŭ slipetoj de Kamarýt kompilis Jan Werner, Jaroslav Mařík, Vuk Echtner kaj Zdeněk Hršel)
  • TS Informas (bulteno de teknika-scienca sekcio de ĈEA, 1970-1987)
  • Verda duopo (2004, Brno, 100-jariĝo de Vilibald Scheiber kaj Josef Vondroušek
  • Leteroj de ELFo 2006-2007 (leteroj al aliĝintoj de ELFo pri diversaj fakaj, kulturaj kaj gramatikaj temoj)
  • Konstru-forumo (ekde februaro 2005 - leteroj al aliĝintoj pri problemoj de faka lingvo en konstru-fako kaj arĥitekturo
  • Jarkolekto de TAKE 2005 (68 p.)
  • Jarkolekto de TAKE 2010 (Wintzenheim, Francio, 99 p.,

Eksteraj ligiloj