Janette Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janette Scott
Persona informo
Janette Thora Scott
Naskonomo Thora Janette Scott
Naskiĝo 14-an de decembro 1938 (1938-12-14) (85-jaraĝa)
en Morecambe
Etno White British vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patrino Thora Hird vd
Edz(in)o Jackie Rae • Mel Tormé vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1942–1967 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thora Janette SCOTT (14a de Decembro 1938) estas angla retiriĝinta aktorino.

Ŝiaj gepatroj estis geaktoroj kaj ŝi mem ekaktoris infanino ĉefe por televido. Unu el ŝiaj plej bone konataj roloj estis kiel April Smith en la filmo School for Scoundrels (1960), bazita sur libroj de Stephen Potter, en kiu Ian Carmichael kaj Terry-Thomas kokurencis por ŝia atento. Ŝi estis grava stelulino en britaj filmoj el la fino de la 1950-aj ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj, per ĉirkaŭ dekduo da protagonistaj roloj dum tiu periodo. Ekzemple ŝi kunaktoris kun gravaj kinosteluloj de la epoko, kiel Terry-Thomas, Ian Carmichael, Ronald Lewis, Ian Hendry and George Chakiris. Ŝi aktoris en vario de ĝenroj, kiel komedio, amafera dramo, scienc-fikcio, kaj historia aventuro. Ŝi abandonis sian karieron post edziĝo al sia dua edzo Mel Tormé.

Ŝi estis plej bone konata en Usono pro sia rolo en la filmo The Devil's Disciple (1959), en kiu stelulis Burt Lancaster, Kirk Douglas kaj Laurence Olivier.