Janko Alexy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janko Alexy

Janko ALEXY (naskiĝinta la 25-an de januaro, 1894 en Liptovský Mikuláš - mortinta la 22-an de septembro, 1970 en Bratislavo) estis pentristo, verkisto, kaj eldonisto denaske slovaka. Li estas ĝenerale rekonata (kune kun Martin Benka kaj Ľudovít Fulla) kiel unu el la ĉefaj rolantoj en la komenciĝo de moderna slovaka arto.

Li studis ĉe la Akademio de Vidaj Artoj en Prago kun Blaho Bukovac, Maximilián Pirner kaj Max Švabinský. Li loĝis en Liptovský Mikuláš, Martin kaj de 1937 en Bratislavo.

Li komencis sian kreeman artistan karieron kun socie motivaj espresimaj artaĵoj el la ĉirkaŭaĵo de la urba periferio, kiel li nomis ĝin. Li evoluigis ĝenron de pentrado per originala maniero, inspirita per baladoj, popolkantoj, kaj legendoj (Hôrni chlapci - Montaj Ŝtelistoj). Li ankaŭ dediĉis atenton al vitralo kaj murtapiŝoj. Paŝtelo estis lia tipa arta tekniko. La dekora ĝenro de paŝteloj de Alexy estas ofta en liaj kamparaj atratĵoj (Kúria Baanovcov v Trstenom). Alexy estis precipe lerta je pentrado de urboscenoj, kvankam strange, ĉar kutime ŝajno de abstrakta ekspresionismo rezidis en la artaĵoj.

Li ankaŭ kreis kelkajn skemojn por arkitekturaj projektoj, ekzemple la fenestro-gaco ĉe la Teatro P.O. Hviezdoslav en Bratislavo.

En siaj literaturaj verkoj, Alexy preferis temojn el la vivo de slovaka Bohemio kaj sinbiografiaj temoj: Život nie je majáles (1956, Vivo Ne Estas Maja Festivalo), Osudy slovenských výtvarníkov (1948, Destinoj de Slovakaj Grafikaj kaj Plastikaj Artistoj).